Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2013 2 21 /05 /mai /2013 20:35
Eŭropo : manifestacio kontraŭ Monsanto, 25an de majo ĉe la Eŭropa Parlamento

21/05/2013

Sabaton 25an de majo, manifestacio kontraŭ Monsanto estas organizita ĉie en la mondo.

En Strasburgo, la kolektiĝo okazos antaŭ la Eŭropa Parlamento de la 14a horo ĝis 18a.

La usona plurnacia entrepreno Monsanto estas de multaj jaroj akuzata promocii produktaĵojn danĝerajn por sano kaj ekosistemo (GMO-semoj, bovaj kresk-hormonoj, oranĝa agento, ktp.) kaj falsi la rezultojn de sciencaj esploroj.

La organizantoj de « Marŝado kontraŭ Monsanto » denuncas la mankon de travidebleco de la Ŝtato pri la studaĵoj kiuj estas provizitaj por la komerc-permesiloj de la produktaĵoj Monsanto, la foresto de devigata eŭropa etikedo pri GMO, ktp.

Ili tiel organizas ĉi-tiun 25an de majo manifestacion antaŭ la Eŭropa Parlamento en la celo interpelacii la elektitojn kaj la registaron por :

Eŭropo : manifestacio kontraŭ Monsanto, 25an de majo ĉe la Eŭropa Parlamento
  • Igi devigata, por informa devo, etikedon de la GMO-produktaĵoj eŭropnivele.
  • Malbloki esplor-kreditojn por studi la konsekvencojn laŭ longa tempo de GMO-nutrado sur la publika sano.
  • Retaksi la sintezajn molekulojn uzitajn de Monsanto. Konsideri ĉiujn sendependantajn studaĵojn kaj ne la solajn studaĵojn financitajn de tiu firmao kies kredebleco estas serioze kontestita.
  • Procedi al ĝisdatigo de la studaĵoj pri la rilaroj inter kronika submetado al kemiaj agrokulturaj produktaĵoj (herbicidoj, fungicidoj, pesticidoj, insekticidoj, fekundigiloj…) kaj kreskado de kanceroj kaj malfekundecaj problemoj.
  • Malfermi grandan nacian debaton pri politikoj respondecaj kaj daŭripovaj de la estonta agrikulturo, por prepari kaj komenci ties necesan eklologian konvertadon.

http://www.rue89strasbourg.com/index.php/2013/05/21/breve/manifestation-contre-monsanto-le-25-mai-au-parlement-europeen/

http://www.march-against-monsanto.com/

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }