Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juin 2013 1 03 /06 /juin /2013 18:48
Demokratia respubliko kongo : la arbaro prirabita de internaciaj kompanioj

03/06/2013

Kontraŭleĝaj dehakadoj, maskitaj arbotrunkoj, fraŭdaj metiistaj permesiloj, la ekspluatado de la arbaro en Demokratia Respubliko Kongo (DRK) reliefigas la organizitan kaoson kiu profitas antaŭ ĉio al la multnaciaj kompanioj en asocio kun la aŭtoritatoj, asertas pluraj NRO.

La tuta arbaro de la baseno Kongo, kiu etendiĝas laŭ centoj da milionoj da hektaroj, estas konsiderata kiel dua verda pulmo post Amazonio. Malgraŭ reguloj freŝdate alprenitaj en Eŭropo pri importado de afrika ligno, la ŝakrado havas neniun limigon, eksplikas raporto de la brita NRO Ressource extraction monitoring (REM).

La Afrika palisandro interalie, nigra ligno, vejna kaj peza, uzita por dekoracio, estas objekto de ĉiuj avidoj.

« Unu kuba metro da afrika palisandro valoras 50 usonajn dolarojn en la arbaro dum leĝa aĉeto al surlokaj komunumoj. Alvenintaj ĉe la haveno kaj ŝarĝita surŝipe, ĝi kostas 450 dolarojn, la akcizo estas difinita sur tiuj prezoj dum en Eŭropo ĝi estas vendita inter 5 kaj 8.000 dolaroj », eksplikas al AFP spertulo kiu deziras restadi anonima. « La deficito estas grandega por la Konga Ŝtato kaj la loĝantaro! ».

« Greenpeace-Afriko » ĵus denuncis la leĝan elŝipiĝon en Antverpeno de karko de Afrormozio, alia malofta ligno uzata en dekoracio kies deveno estis kontraŭleĝa, laŭ la NRO.

« Belgio metis la interesojn de la ligno-entreprenoj super la protektado de la Konga arbaro kaj de la loĝantaro kiu dependas de ĝi por sia nutraĵo », opinias Raoul Monsembula, nacia kunordiganto DRK por Greenpeace-Afriko.

Tiuj kvardek kubaj metroj estis atente sekvataj de pluraj medi-defendantoj. Tiuj atestantoj, kiuj ĉiuj preferas restadi anonimaj por ne riski elpeladon aŭ ĉesigon de sia laborkontrakto, vidis ilin pasi ĉe la interna haveno de Kinkole, norde de Kinŝaso, malsupreniri sur kamionoj al Matadi, la sola marborda haveno, tiam esti ŝarĝitaj sur kargoŝipo al Belgio.

Demokratia respubliko kongo : la arbaro prirabita de internaciaj kompanioj

Greenpeace akuzas.

En raporto datita de marto 2013, Greenpeace kulpigas plurajn eŭropajn societojn kaj publikigas fotojn : kamionoj transportas pezajn arbotrunkojn de palisandro sen iu ajn surskriboj, stumpojn ne identigitajn dum la reglamentoj trudas ke ili portu la saman numeron ol la arbotrunko apartenanta al la sama arbo, lignojn kaptitajn de la polico kiuj estas remetitaj en la komercan cirkuladon.

Dum sociaj kaj mediaj limigoj estis truditaj al la industriaj ekspluatistoj, la konga ministerio pri Medio atribuis metiistajn permesilojn multe preter la nombro permesita, al societoj kiuj servas kiel kaŝnomo al eksterlandaj kaj naciaj interesoj, klarigas la spertulo kiu denuncas, samkiel faris ankaŭ la NRO Global Witness, tiun « malrigorismon ».

Demokratia respubliko kongo : la arbaro prirabita de internaciaj kompanioj

Fakte, la ligno interŝanĝiĝas kontraŭ paketoj da cigaredoj, farunsako aŭ ĉasfusilo, li rakontas al AFP, post longa tempo da laboro en Kinŝaso.

« Kio okazos kiam kooperativoj aŭ senprofitaj asocioj povos sumigi permesilojn por 50.000 hektaroj, kiel antaŭvidas projekto de dekreto pri "arbaroj de la lokaj komunumoj", kiuj evidente ne povos ekspluati solaj? » li maltrankviliĝas, elvokante apertan pordon al novaj ŝakradoj.

http://www.jeuneafrique.com/actu/20130530T074529Z20130530T074524Z/rdc-la-foret-pillee-par-des-societes-internationales.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }