Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juillet 2013 4 04 /07 /juillet /2013 20:35
Barato : Fiera sed ne praa : lanĉo de kampanjo alvokante batalon kontraŭ antaŭjuĝoj pri la tribaj popoloj en Barato

04/07/2013

Nova kampanjo estas lanĉita de Survival International por batali la forte ankritajn antaŭjuĝojn pri la tribaj popoloj de Barato kiuj referencas al ilia malfruiĝo, praismo kaj malsupereco. Tiaj sintenoj estas ofte alprenita por pravigi senposedigon de iliaj teroj kaj devigon al alia vivmaniero.

La kampanjo ‘Proud not Primitive’ (fiera, sed ne praa) montras ke la tribaj popoloj ne estas vestiĝo de abolita pasinteco sed ke ili havas ĉiajn kialojn esti fieraj kaj kontentigaj pri siaj vivmanieroj memsufiĉaj kaj daŭripovaj kiujn ili disvolvas de generacioj.

Membro de la tribo toda de Tamilnado deklaris al Survival : « Mi subtenas la kampanjon ‘Proud not Primitive’. Mi scias tion, kion signifas tero por niaj komunumoj… ni preferas resti en la arbaro prefere ol esti reloĝataj en urbo, ĉar tio estas nia tero… Ni vivas el ties resursoj. La vivo ĉi-tie estas pli feliĉa por ni ol en urbo ».

En Barato, la vorto « praa » aŭ « malfruiĝa » estas ofte uzataj de la komunikiloj, la reprezentantoj de kompanioj kaj la agentoj el publika funkcio. Tiuj stereotipoj estas je origino de plejparte el la malbonaj traktadoj suferigitaj al la tribaj popoloj, kiel masivaj elpeladoj el ties teroj kaj gravaj malobservadoj pri ties digneco kaj rajtoj.

Ekzistas disvastigata ideo kiu konsistas kredigi la fakton ke la indiĝenaj popoloj estas « malfruiĝaj » kaj pro tio bezonas « disvolviĝon », ke la gigantaj projektoj kiel baraĵoj kaj minoj estos « profitaj al ili » kaj ke ili devas esti asimilitaj al la domina socio. Tiu supozigas ke la indiĝenaj popoloj ne scias kio estas bone por ili kaj ke ni tute ignoras iliajn rajtojn al tero kaj ilia elekto pri propra estonteco.

Lodu Sikaka, dongria ĉefo el Ŝtato Oriso, deklaris : « Estas tute absurde ke eksterlandanoj venu trudi al ni disvolviĝon. »

« Ĉu disvolviĝo eblas se ĝi detruas medion kiu provizas al ni nutraĵojn, akvon kaj dignecon? Vi devas pagi por preni banon, por vin nutri aŭ eĉ trinki akvon. Ĉe ni, ni ne bezonas aĉeti akvon kiel vi kaj ni povas manĝi ĉie senpage ».

La kampanjo ‘Proud not Primitive’ celas ŝanĝi tiajn sintenojn en Barato instigante la civitanojn, la agentojn el publika funkcio, la universitatanojn partopreni al movado kiu modifos la manieron el kiu la tribaj popoloj estas rigardataj.

Tiom longe kiom la antaŭjuĝoj estos en la mensoj, la rajtoj de la tribaj popoloj en Barato plu estos malobservata, aparte iliaj rajtoj al tero kaj memdecido.

http://www.survivalfrance.org/actu/9357

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }