Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juillet 2013 1 01 /07 /juillet /2013 18:40
Barato : ĉesigu la malmildajn atakojn de PepsiCo kontraŭ la fundamentaj homrajtoj

01/07/2013

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/esigu-la-malmildajn-atakojn-de-pepsico-kontra-la-fundamentaj

Laboristoj, membroj de Indian National Trade Union Congress (INTUC) kaj dungitaj en deponejo de okcidenta Bengalio sub ekskluziva kontrakto kun PepsiCo, batalas por justeco post masiva maldungo tial ke ili plenumis sian rajton aliĝi al sindikato. 162 laboristoj en 170 estis malmilde maldungitaj de PepsiCo.

La firmao estis oficiale informita pri la fakto ke la laboristoj aliĝis al sindikato kiam ili prezentis la dokumentojn necesajn al registrigo de sia sindikato la 27an de februaro 2013.

La direkcio tuj minacis la laboristojn je maldungo se ili persistas formi sindikaton.

La responsuloj de PepsiCo-Barato varbis lokajn sbirojn taskitajn organizi atakojn kontraŭ la laboristoj kaj la firmao maldungis 50 laboristojn kiel tuja reago kontraŭ sindikatiĝo.

Sekve al tiuj atakoj, la sindikato reagis organizante unutagan avertan strikon kiu komencis noktomeze la 29an de aprilo 2013.

La laboristoj kaj la sindikataj responsuloj deponis plendon ĉe la policejo pri la minacoj kaj atakoj kunordigitaj de la direkcio, sed la polico ne okupiĝis pri la afero, sendube pro la premoj plenumitaj de la direkcio de PepsiCo.

Post tiu incidento, la direkcio maldungis 112 aliajn laboristojn, senaverte, kaj dungis novajn anstataŭajn laboristojn.

Krom la fakto ke la firmao ne respektas tiujn fundamentajn rajtojn, ĝi turniĝas al laborprovizantoj kiuj ne estas oficiale aprobitaj (dum la leĝo postulas tion).

Konsekvence, la firmao pagas nek la minimuman salajron establitan de la 1a de januaro 2013, nek la socialan asekuron dum la leĝaro postulas tion.

Kolektiĝo organizita dum kriketa matĉo de la Indian Premier League (IPL) la 26an de majo klarigis la rolon luditan de PepsiCo en la masiva maldungo de laboristoj kaj la malobservado de homrajtoj en tiuj deponejoj sub kontrakto kun PepsiCo.

Helpu la baratajn laboristojn akiri justecon.

LabourStart kampanjo:

http://www.iuf.org/cgi-bin/campaigns/show_campaign.cgi?c=750

http://cms.iuf.org/?q=fr/node/2576

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }