Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mai 2013 4 09 /05 /mai /2013 13:44
Bangladeŝo : plia dramo en teksaĵa uzino

09/05/2013

Tuj post la disfalego de konstruaĵo loĝanta konfekciajn laborejojn, antaŭ du semanoj, Bangladeŝo estas scenejo de plia mortiga akcidento.

Almenaŭ ok personoj mortis, ĵaŭdon 9an de aprilo, en incendio de teksaĵa uzino fabrikanta puloverojn en Dako.

La incendio komencis dum la nokto de merkredo al ĵaŭdo, ĉe la tria etaĝo de konstruaĵo kiu enkalkulas dek unu kaj loĝas du konfekciajn laborejojn.

La viktimoj mortis pro sufoko, blokitaj en ŝtuparo de la « toksa fumo ellasita de la vestaĵoj el akrilikaj fibroj », precizigis la fajestingistoj.

Inter la ok viktimoj estas « la proprietulo, kvar dungitoj, policoficiro kaj policagento », laŭ la ĉefo de la surloka polico.

La incendioj mortigis pli ol 700 salajrulojn de post 2006.

La incendioj estas oftaj en la 4.500 konfekciaj laborejoj en Bangladeŝo, situataj plejofte en kadukaj aŭ difektataj konstruaĵoj kaj provizitaj de elektra reto malmulte aŭ tute ne prizorgitaj.

En novembro 2012, incendio en teksaĵa uzino mortigis 111 personojn.

Laŭ Clean Clothes Campaign, asocio pri defendo de la laboristoj el la teksaĵa sektoro kies sidejo troviĝas en Amsterdamo, pli ol 700 dungitoj en tiu sektoro mortis dum incendioj en Bangladeŝo de post 2006.

http://www.cleanclothes.org/

Post la disfalego de la konstruaĵo la 24an de aprilo, kies bilanco atingas pli ol 900 mortintojn, la lando anoncis merkredon la fermadon de 18 teksaĵaj uzinoj en Dako kaj Ĉitagongo, la dua urbo de la lando, post engaĝiĝo antaŭ la Internacia Organizaĵo de la Laboro alpreni tujajn aranĝojn por plifortigi la sekurecon en la laborejoj.

http://www.francetvinfo.fr/bangladesh-nouveau-drame-dans-une-usine-textile_320321.html

Bangladeŝo : plia dramo en teksaĵa uzino

Centoj da mortevitintoj el la plej grava industria akcidento en Bangladeŝo blokadis sabaton kernan vojalirejon postulante nepagitajn salajrojn kaj monkompensojn dum la bilanco de la disfalego de la teksaĵa kontruaĵo de nun superas 900 mortintojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }