Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2013 4 02 /05 /mai /2013 14:06
Bangladeŝo : la labortago markita per la kolero de la laboristoj de la teksaĵa industrio

02/05/2013

Video : http://www.youtube.com/watch?v=qtraZbEyNeo&feature=youtube_gdata

Dekoj da miloj da manifestaciantoj en Bangladeŝo defiladis merkredon en funebra labortago postulante pendumadon de la proprietuloj de konfekciaj laborejoj situataj en konstruaĵo kiu disfalegis antaŭ unu semajno, okazigante pli ol 400 mortintojn kaj 149 malaperintojn.

Spite la alvokon de la Ĉefministro, Ŝek Hasina, al kvieteco, kolera vento plu manifestiĝis sur la stratoj post la plej grava industria akcidento en la historio de tiu lando, kaj la aŭtoritatoj timis perfortaĵojn kaj vandalismon en la teksaĵaj uzinoj.

Laŭ lasta kalkulo de armeo, kiu inspektis la sekurecajn operacojn, 402 korpoj estis retrovitaj sub la ruinaĵoj de Rana Plaza, ok-etaĝa konstruaĵo kiu disfalegis en Savarn, apud la ĉefurbo.

Generalo de armeo, Ŝodhuri Hasan Suhraŭardi, krome anoncis merkredon ke 149 personoj plu estis deklaritaj kiel malaperintoj, laŭ listo ellaborita de surlokaj respondeculoj, kun la helpo de parencoj.

Pluraj miloj da laboristoj svingantaj flagrubandojn kaj ruĝajn flagojn skandis « Pendumu la murdistojn, pendumu la proprietulojn de laborejoj » defilante en la stratoj de la ĉefurbo, Dako. Aliaj defiladoj estis organizitaj en la grandaj urboj de la lando en tiu feria tago en Bangladeŝo.

Laŭ Kamrul Anam, unu el la gvidantoj de la Bangladeŝa Ligo pri Teksaĵa industrio kaj Vestado, la laboristoj estas koleraj post tio, kion ili konsideras kiel « murdo » de ties kolegoj, mortigitaj pasintan merkredon en la disfalego de Rana Plaza.

« Ni deziras punon kiel eble plej severa por la kulpuloj de tiu tragedio », li indikis al AFP.

La polico en Daka sumigis je ĉirkaŭ 10.000 la nombron de manifestaciantoj dum unua kalkulo merkredon matene.

Bangladeŝo : la labortago markita per la kolero de la laboristoj de la teksaĵa industrio

En aliaj Aziaj landoj, la sindikatoj ankaŭ surstratiĝis, dekoj da personoj ekzemple en Indonezio por denunci la laborkondiĉojn ligitajn al la submetitaj firmaoj kaj malaltaj salajroj.

La registaro en Bangladeŝo devis respondi al la kritikoj laŭ pluraj frontoj, petita de la eŭropaj aŭ usonaj vestaĵ-firmaoj pri plibonigado de la sekureco de la teksaĵlaboristoj kaj suspektita de la familioj de viktimoj pri rifuzo de la eksterlandaj helpoj.

Ĝi anoncis planon pri inspektado de la uzinoj sed neis la akuzojn pri neglektemo en la sav-operacoj kaj rekuperado de korpoj superŝutitaj sub tunoj da betono kaj ŝtalo.

Sep personoj en ĉi-etapo estis arestitaj kaj akuzitaj pri nevola hommurdo.

http://www.guadeloupe.franceantilles.fr/actualite/international/bangladesh-la-fete-du-travail-marquee-par-la-colere-des-ouvriers-du-textile-215568.php

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }