
25/04/2013
Tiu dramo substrekas unu plian fojon la problemojn pri sekureco en la bangladeŝa teksaĵa industrio. Laŭ la ministro pri Internaj aferoj, Muhiuddin Khan, tiu konstruaĵo estis kontraŭleĝa. 2.600 personoj laboris tie laŭ la Asocio de fabrikistoj kaj eksportistoj en Bangladeŝo.
Ekde mardo vespere, unu tagon antaŭ la tragedio, kelkaj dungitoj laborantaj en konfekciaj atelieroj publike maltrankviliĝis pro fendetoj. Ili tamen relaboris sub ordono de siaj ĉefoj.
«La respondeculoj trudis nin reveni kaj unu horon post nia reveno, la konstruaĵoj disfalegis», raportis Musumi, laboristino 24-jara.
Laŭ Mustafizur Rahman, polica respondeculo komisiita en la industria sektoro, la proprietuloj de la atelieroj de la konstruaĵo ignoris peton pri fermado lanĉita de la aŭtoritatoj kaj restadas netroveblaj de post la katastrofo.
Reage, dekoj da miloj da laboristoj manifestaciis en apuda industria areo, kaŭzante fermadon de centoj da uzinoj.
Enketo komenciĝis kontraŭ la proprietulo de la konstruaĵo, membro de la reganta partio, pri malobservado de reguloj pri konstruado.
La brita ĉenmagazeno de malmultekostaj vestoj Primark, kies unu el la liverantoj estas instalita en la konstruaĵo, deklaris sin «ŝokita». La usona distribuisto Walmart enketas por scii, ĉu unu el siaj liverantoj troviĝis en Rana Plaza.
La hispana Mango, post hezito, agnoskis ligilon kun fabrikisto.
Koncerne la itala Benetton, se ĝi dementas ĉiajn ligilojn kun fabrikistoj situantaj en la konstruaĵo, la Organizaĵo pri defendo de la laboristoj, liveras dokumentojn de septembro 2012 kongruantajn kun mendoj de la okcidenta marko.
La teksaĵa industrio en Bangladeŝo estas la dua plej grava en la mondo kaj provizas multajn malmultekostajn okcidentajn markojn.
La disfalegoj de konstruaĵoj estas oftaj en la lando, la sekurecaj normoj rilate al konstruado estas malofte aplikataj.
En novembro 2012, incendio en teksaĵa uzino provizantaj interalie la usonan ĉenmagazenon Walmart okazigis 111 mortintojn en la antaŭurbo de Dako.
Laŭ laboristoj, iliaj respondeculoj petis de ili, ke ili restadu ĉe siaj laborpostenoj asertante, ke temas nur pri trejnado de incendia alarmo.
Vendredon, la polico pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj plorigajn gasojn en la antaŭurbo de Dako kontraŭ centoj da miloj da manifestaciantoj, kiuj atakis uzinojn, kaj renversis veturilojn, koleraj post la mortiga disfalego de konstruaĵo.

Militistoj kaj policistoj estas persekutitaj de koleraj laboristoj en Savaro, la 26an de aprilo (Photo Munir Uz Zaman. AFP)