19/02/2013
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vjetnamio
Điếu Cày (Dio Ke) estas vjetnamia blogisto 60-jara. En decembro 2007, li publikigis la ĉi-suban tekston. Kvar monatojn pli poste, li estis arestita kaj kondamnita al 12 jaroj de malliberejo. Lia kulpo : li esprimis en sia blogo siajn opiniojn pri la liberecoj en Vjetnamio.
Dio Ke ne estas izolata kazo. Ĝis hodiaŭ, 32 vjetnamiaj blogistoj estis kondamnitaj aŭ atendas juĝon, tial ke ili enretigis tekston juĝita de la reĝimo kiel subversa.
Plejparte estas persekutita pro la artiklo 88 de la krima kodo kiu asertas ke « la propagando kontraŭ la Socialista Respubliko de Vjetnamio estas puninda je 20 jaroj de enkarcerigo ».
31 milionoj da personoj uzadas nuntempe interreton en Vjetnamio, kontraŭ 2 milionoj en 2000. La aŭtoritatoj komprenis la gravecon de interreto por disvolvi sian eksterajn komercajn interŝanĝojn, sed ili estas tute deciditaj kontroli kaj sankcii ĉiujn personojn kiuj profitus de tiu nova komunikilo por denunci koruptadon, sociajn malegalecojn kaj mankon de esprimlibereco.
Tio estas la temo publikigita tiun 13an de februaro de la Internacia Federacio de la ligoj pri Homaj Rajtoj (IFHR) kaj Komitato Vjetnamio por Defendo de Homaj Rajtoj, Blogistoj kaj kiberdisidentoj enkarcerigitaj kiu prezentas la juĝan armilaron establitan por silentigi ĉian kontestadon.
http://fr.wikipedia.org/wiki/F%C3%A9d%C3%A9ration_internationale_des_ligues_des_droits_de_l'homme
http://www.fidh.org/Blogueurs-et-cyberdissidents-12865
La raporto ankaŭ pridokumentas la persekutojn, minacojn, kaj juĝajn turmentadojn de kiuj la blogistoj estas viktimoj.
Cele al denuncado de tiuj praktikoj detruaj por libereco, ni sendos mardon 19an de februaro mesaĝon al la vjetnamiaj aŭtoritatoj postulante la liberecon de ĉiuj blogistoj enkarcerigitaj en Vjetnamio.
http://www.fidh.org/Nous-sommes-tous-des-blogueurs-12854
https://www.thunderclap.it/projects/1240-we-are-all-vietnamese-bloggers
Traduko de la teksto de Dio Ke : kun pasio, patriotismo kaj volo pri servo al nia lando, ni ĵure promesis labori kun la popolo, aparte la plej malriĉaj kaj plej malfortaj. Ni trudis nin al objektiveco kaj neprofitemo. Tamen diri la veron estas malfacila tasko kaj ofte danĝera en Vjetnamio.
Ni konstante opoziciis al fortoj ŝarĝitaj silentigi niajn voĉojn. Ni estas kutime turmentitaj, molestitaj, minacitaj, kalumniitaj kaj eĉ agresitaj plentage. Traktato tia estas kontraŭleĝa. Estiel civitanoj el Vjetnamio, ni engaĝiĝis denunci tiujn ekscesojn kontraŭkonstituiciajn kaj kontraŭleĝajn.
Ni alvokas subtenon de ĉiuj kiuj havas konsciencon kaj prizorgas la destinojn de siaj lando kaj popolo. Ni promesas fari ĉion eblan por respektigi esprimliberecon kaj por certigi ke vero estu plene malkaŝita.