16/08/2012 - La sekeco kiu plagas nuntempe Usonon
vastege difektis la kulturojn. | AFP/MYCHÈLE DANIAU
http://eo.wikipedia.org/wiki/Organiza%C4%B5o_pri_Nutrado_kaj_Agrikulturo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bioetanolo
La direktoro de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) José Graziano da Silva petis de Usono vendredon 10an de aŭgusto ke ĝi interrompu sian produktadon de bioetanolo el maizo por eviti nutraĵan krizon, en tribuno publikigita de la brita ĵurnalo Financial Times. « Interrompo tuja kaj provizora de la usona leĝaro » trudante kvotojn de bioetanolo, produktata el maizo, « aldonus paŭzon al la merkato kaj permesus ke pli da rekolto estu uzataj por nutraĵo besta kaj homa », skribas S° Graziano da Silva.
La sekeco kiu plagas nuntempe Usonon vastege difektis la kulturojn, okazigante streĉojn en la merkatoj de agrikulturaj krudmaterialoj. En ties unua notaĵo pri la stato de la Usonaj kulturoj datigita de la 5a de aŭgusto kaj publikigita lundon 6an vespere, la Usona Departemento pri Agrikulturo (UDA) opinias nun ke nur 23% el la maizaj plantaĵoj estas juĝataj inter bonkvalitaj ĝis bonegaj. « En tiu kunteksto, la prezoj de la cerealoj ege altiĝis, kun altiĝo de preskaŭ 40% de post la 1a de junio por la maizo », notas strategiistoj de CM-CIC. https://www.cmcics.com/fr/index.html
La biokarburaĵoj estas jam akuzataj de pluraj jaroj ke ili okazigas altiĝojn de la nutraĵaj prezoj kiel vegetalaj oleoj, maizo, sojo aŭ cerealoj necesaj al ties fabrikado malfavore al la tutmonda nutraĵa sekureco.
Laŭ dokumento publikigita merkredon de la Usona Agentejo Oceana kaj Atmosfera, Usono spertis la julian monaton la plej varman de la komenco de la meteorologiaj notaĵoj en 1895, kun sekeco kiu etendiĝas laŭ 63% de la kontinenta teritorio.