Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2012 3 02 /05 /mai /2012 13:44

los angeles 02/05/2012 La perfortaĵoj estis kaŭzitaj de la malkondamno de kvar blankulaj policistoj pro draŝado de juna nigrulo, Rodney King

Los-Ansĝeleso prifestis pasintan dimanĉon la dudekan datrevenon de la rasaj popolribeloj de 1992, unu el la plej teruraj epizodoj de urba violento kiujn spertis Usono, kaŭzita de la malkondamo de kvar blankulaj policistoj juĝitaj por la draŝado de juna nigrulo, Rodney King.

Serio da okazintaĵoj estis antaŭviditaj en la kalifornia urbego, el kiuj intervenoj de la pastoro aktivisto por civitaj rajtoj, Al Ŝarpon, kaj de la urbestro Antonio Villaraigosa.

Rodney King estas 26-jara kiam li estas perforte frapita la 3an de marto 1991 de kvar blankulaj policistoj, antaŭ la kamerao de amatora videisto  post arestado pro trorapideca veturado.

La dekminuta video videblas en la tuta mondo kaj la afero iĝas unu el la plej amasinformaj koncerne ekscesojn flanke de policistoj. La policistoj estas akuzitaj pri agreso kaj trouzado de forto. Sed, unu jaron poste, la 29an de aprilo 1992, la kvar viroj estas senkulpigitaj far ĵurio konsistante el dek Blankuloj, unu Hispano kaj unu Aziano.

53 mortintoj kaj miloj da vunditoj

Ĉirkaŭ 100.000 personoj surstratiĝas tiam por protesti kontraŭ tiu decido kiu estas juĝita kiel rasisma. La manifestacio degeneras en violentaĵoj, rabadoj, incendioj de domoj kaj komercejoj, kaj nur la kvaran tagon, kiam armeo alvenas kiel plifortigo, la situacio komencas malrapide trankviliĝi.

La sesan tagon, la urbestro nuligas la noktelirmalpermeson kiu estis decidita, malgraŭ ke la perfortaĵoj plu daŭras en kelkaj zonoj. Ili kaŭzos 53 mortintojn, milojn da vunditoj kaj difektaĵojn taksitajn je miliardoj da dolaroj.

« Ĉu ni ne povas vivi kunkune ? » ekkrias Rodney King ĉe la televido. La frazo resumas la senton de loĝantaro markita per la diverseco kun gravaj komunumoj nigrula, hispana kaj koreia en daŭra streĉo inter ili, samtempe frustitaj far diskriminacio.

« La urbo apartenas al ni »

Ĵurnalistoj, verkistoj, profesoroj, policistoj kaj komunumaj responsuloj longe debatis tiujn lastajn tagojn pri tiuj okazintaĵoj mortigaj kiuj ĉefe okazis en la sudo de la urbo.

Andrew Neiman, policisto kiu intervenis dum la popolribeloj, opinias ke la polico tiris konsekvencojn de la violentaĵoj kaj fariĝis malpli aroganta. « En epoko kiam mi enpostenigis en policon, la ĝenerala sento kiu regis estis : la urbo apartenas al ni. Tio estas nia urbo kaj la homoj faru tion, kion ni diras al ili ». Sed poste, « ni komprenis ke tio ne estis urbo nia. Ni laboras por la loĝantoj, kaj tio estas ilia urbo ».   

Pace kunekzisti

Tamen, la maltrankviliĝo daŭras en urbo kie okulfrapa malegaleco restadas inter komunumoj blankula, nigrula, hispana kaj koreia.

« Estis pozitivaj ŝanĝoj » aparte « grava ŝanĝo en la polico », pledas la pastra moŝto Cecil Murray, profesoro pri etiko ĉe la religia lernejo de la Universitato de Suda Kalifornio. « Sed nia historio demonstris ke ni ne ankoraŭ eklernis pace kunekzisti », li konfidas, citante la amasbuĉon de Indianoj, la sklavecon, kaj la diskriminacion kontraŭ judoj, Irlandanoj kaj Italoj. Inter la aliaj memorindaj faktoj de tiu dudeka datreveno, kunveno kie ĉiu povas ekparoli okazis ĉe la epicentra loko de la popolribeloj.

Aliparte, en Long Beach, sude de la urbo, religia servo okazis iniciate de la Koalicio por la migrantaj rajtoj.  

Videoj en la angla :

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2012/04/29/les-emeutes-de-los-angeles-20-ans-apres_1692799_3222.html

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }