Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2012 6 28 /04 /avril /2012 16:01

peine-de-mort.jpg2//04/2012

 

La 25an de aprilo, la ŝtato Arizono ekzekutis Thomas-n Kemp-n, 63-jara kaj la 26an de aprilo, la ŝtato Teksaso ekzekutis Beunka-n Adams-n, 29-jara.

La ekzekuto de Thomas Kemp estigis viglan emocion ĉe lia advokato kiu ĉeestis lian morton, ĉar lia kliento spertis plurajn konvulsiojn post la unua injekto. Li postulas klarigojn kiujn li esperas akiri kune kun la rezultatoj de la aŭtopsio.

La ekzekuto de Beunka Adams okazis malgraŭ ke komence de la semajno la federala kortumo de la distrikto koncedis prokraston por permesi al liaj advokatoj prezenti faktajn elementojn rilate al nekompetenteco de la defendoj de ilia kliento dum la proceso. La federala Apelacia kortumo, petita de la ŝtato Teksaso, nuligis tiun prokraston kaj tiu decido estis konfirmata dum apelacio far la Usona Ĉefkortumo nur kelkajn horojn antaŭ la ekzekuta horo.

Ĝis hodiaŭ, Usono ekzekutis 1.294 personojn de post januaro 1977. Beunka Adams estas la 482a mort-kondamnito far la ŝtato Teksaso kaj la 243a sub la mandato de la Guberniestro Rick Perry. Aliparte, dekdu mandatoj pri ekzekuto estis subskribitaj por 2012, el kiuj kvar en majo.

http://www.abolition.fr/fr/actualites/16e-et-17e-execution-de-lannee-aux-etats-unis-cette-semaine  


 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }