26/04/2012
La nombro da lernejanoj de la Narodiĉa infanet-lernejo pasis de 45 en 1995 ĝis 143 hodiaŭ. Damien Dubuc
Antaŭ ol siesti, la lernejanoj de la infanet-lernejo Solniŝko frandas per barĉo http://eo.wikipedia.org/wiki/Bar%C4%89o kaj kompoto en manĝejo je muroj tute novaj. La flegistino de la establaĵo aranĝis manĝaĵojn kies nutraĵoj estas testitaj en laboratorejo. La kialo evidentas, ĉar la infanet-lernejo de Narodiĉi estas instalita malpli ol 70 kilometrojn for de la nuklea centralo de Ĉernobilo kaj la urbo troviĝas en devigata zono de evakuado (zono 2)
Laŭ la leĝo, neniu estas permesita instaliĝi ĉi-tie. La loĝantoj estas tamen pli kaj pli multnombraj. Atestas tion la malfermon de infanet-lernejo kaj infanvartejo, antaŭnelonge renovigitaj, en kiuj la nombro de lernejanoj pasis de 45 en 1995 ĝis 143 hodiaŭ.
Nur 10% de la infanoj bone fartas
Oficiale, Narodiĉi kaj ties ĉirkaŭaĵoj sumas preskaŭ 10.000 loĝantojn, el kiuj 1.500 junajn infanojn. « Baby-boom » kiu sin klarigas tiom per revena ondo de antaŭaj loĝantoj elpelitaj far la nuklea akcidento de la 26a de aprilo 1986 kiom per la alveno de novaj alvenintoj. Instigita de la ekonomia krizo, « ili venas ĉi-tien por trovi loĝejon malmultekostan (…) atestas Natalia Stepanĉeko, direktorino de la lerneja establaĵo de post 1998. La malriĉeco maltrankviligas la homojn, ne la radioaktiveco ! » Tamen, « nur 10% de la infanoj bonfartas, alertas Maria Paŝĉuk, kuracistino. Kaj plejparte de la 70.000 pacientoj adoltoj kiujn ni ricevas ĉiujare ankaŭ havas patologiojn rilatantajn al la radioaktiveco. Spiraj malordoj, digestaj problemoj, kanceroj… Kelkaj kumulas du, eĉ tri malsanojn »
Julien Descalles et Damien Dubuc