02/04/2013
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/t-l-performance-80-da-strikantoj
Preskaŭ 80% el la dungitoj de la franca giganto de telefonvokocentro « Téléperformance » strikis lundon, opiniis la sindikatoj, en la unua tago de 72-hora striko pro akra konflikto kun la estraro.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vokocentro
« La striko estas sekvata je 80% », deklaris al AFP Ben Mbarek, kiu gvidas la sekcion « poŝto kaj telekomunikadoj » de la ĉefa sindikato de la lando, la Tunizia Ĝenerala Unuiĝo de la Laboro, precizigante ke la laborhaltigo daŭros ĝis merkredo inkluzive.
La strikantoj depostulas salajran altiĝon, nuligon de la maldungoj de ses laboristoj pasintan februaron, kaj aplikadon de la konvencio de 2010 pri la kariera evoluo. Akordiĝa kunsido malsukcesis la 29an de marto.
« Téléperformance » dungadas ĉirkaŭ 5.400 personojn en la telefonvokocentroj en Tunizio kaj plenumas la kliento-servojn de kelkaj el la plej grandaj francaj firmaoj pri telekomunikadoj.
« Mi ne scias kiel tio efikos sur la klientoj, ni ne volas ĝeni ilin sed ni deziras ke niaj postuloj estu respektataj », indikis al AFP Ali Ŭarak, la respondeculo de la sindikato de la telefonvokocentro de Ben Arous (antaŭurbo de Tunizo).
« Ni estas pretaj por intertraktado kaj ni atendas ke la estraro vokas nin. Ĝis nun, estas neniu rilato », li aldonis.