Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2012 1 29 /10 /octobre /2012 16:57

29/10/2012

Du tibetaj kuzoj sinbruligis ĵaŭdon en la regiono de Lasao, la eks-ĉefurbo de Tibeto aneksita de Ĉinio, la sepa kazo en la regiono en unu semajno, anoncis dimanĉon la organizaĵo pri defendo de Tibetanoj « Free Tibet ».

Ambaŭ viroj, Tsepo, 20-jara kaj Tenzin, 25-jara, postulis sendependecon de Tibeto sinbruligante antaŭ registara konstruaĵo en sia vilaĝo, norde de la regiona ĉefurbo, laŭ la organizaĵo bazita en Londono. Unu el la kuzoj forpasis dum transporto al la malsanulejo sed la sorto de la dua ne ankoraŭ estas konata, precizigis « Free Tibet » en komunikaĵo. Multaj Tibetanoj denuncas la subpremon laŭ ili celantan ties religion kaj kulturon same kiel la masivan instaladon de Hanojo, la plej granda etna grupo de Ĉinio, en regionoj tradicie tibetaj. 

De du jaroj, pli ol kvindek tibetanoj sinbruligis por denunci la Tibetan okupadon. La respondo de la ĉinaj aŭtoritatoj, ekstreme tiklema pri la tibeta temo, estis plifortigado de la kontrolo sur la monaĥejoj, epicentroj de la protestado, kaj alvoko al fidenunco, esperante ĉesigi la fenomenon. La internacia komunumo restadas aparte diskreta pri tiuj sinbruligoj. 

http://www.rtbf.be/info/societe/detail_sept-tibetains-se-sont-immoles-par-le-feu-en-une-semaine-en-chine?id=7864703

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }