Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 avril 2013 2 02 /04 /avril /2013 20:57

 02/04/2013

La tanzania registaro anoncis ĉi-semajne la kreadon de nova konservejo sur la masajaj teroj, kiun la ĉefo de la komunumo Samwel Nangiria konjektas kiel « fino de la Masajoj kaj de la ekosistemo de Serengeti »

La Masajoj firme kontraŭstaras la akaparadon de la teroj de sia vilaĝo en la distrikto de Loliondo kaj ĵuris ke ili daŭre batalis por konservi ilin.    

La impresa pejzaĝo de Serengeti estas tutmonde konata kiel plej aprezata celo por turismo kaj ekskursoj. Por la Masajoj tamen, tiu teritorio estas ilia hejmo. Ili jam estis elpelitaj el granda parto je la nomo de konservado.

Kvankam la registaro asertas, ke tiu areo estas nemalhavebla por moviĝo de la sovaĝa faŭno de la nacia parko de Serengeti ĝis la nacia parko Masajo-Mara, ĝi estis vendita en 1992 al turisma kompanio "Otterlo Business Corporation" (OBC).

Je la profito de la konservado, la Masajoj estas truditaj forlasi la aeron kun siaj bestoj, dum riĉaj turistoj estas permesitaj persekuti dikajn ĉasaĵojn. 

La Masajoj rezistas de jaroj kontraŭ akaparado de siaj teroj fare de OBC.

En 2009, kiam ili estis senigitaj de sia teritorio profite al OBC, liaj vilaĝoj estis detruitaj kaj ili forperdis sian brutaron. La situacio malpliboniĝis tiujn pasintajn jarojn, kaj la registaro prezentis tiun novan aranĝon kiel « solvo ».

Sed la Masajoj forperdis tiom da teroj je la nomo de konservado, ĉasado kaj turismo, ke ili ne plu povas toleri perdi pli.

Masajano el unu el la vilaĝo minacita pri elpelado deklaris al Survival : « Nia popolo estas forta kaj preta batali por kontraŭstari la akaparadon de siaj teroj ».

La tuta komunumo, inter kiuj lokaj elektitoj, organizos venontan sabaton « la plej gravan mitingon de ĉiuj tempoj » en Loliondo por decidi pri agadplano, celante protekti siajn terojn kaj vivmanieron. 

http://www.survivalfrance.org/actu/9092

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }