29/03/2013
Sud-afrika tribunalo senkulpigis, ĵaŭdon 28an de marto, sep policistojn akuzitajn pri mortigo de manifestacianto en 2011. La diskonigado de video montranta lin perforte frapita de la polico estigis grandan emocion:
http://www.youtube.com/watch?v=94UTrHrNSL4
La regiona kortumo de Fiksburgo (centro de la lando) opiniis en sia verdikto ke la Ŝtato ne povas pruvi preter racia dubo ke la policistoj ja estas la murdintoj de la viktimo, Andries Tatane. « Ĉiuj sep estis akuzitaj pri murdo kaj agreso », indikis al AFP la porparolanto de la prokuroraro, Faladi Ŝuping, kiu esprimis sian seniluziiĝon pri la verdikto.
La viktimo, 33-jara, kiu ne estis armita, estis frapita kaj trafita de kaŭĉukaj kugloj dum manifestacio postulanta pli bonajn publikajn servojn en la urbeto Fiksburgo, en la provinco Liberŝtato.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Provinco_Liber%C5%9Dtato
Pluraj ĵusaj aferoj de policaj perfortoj kontraŭ civiluloj vigle ŝokis la sud-afrikan publikan opinion, inter kiuj la morto en policejo de Mozambikano kiu estis trenita mankatenite malantaŭ polica veturilo.
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=hI3DM2-ED5s