17/08/2012
Tridek ses personoj estis pafbuĉitaj ĵaŭdon 16an de aŭgusto de la kontraŭ-ribela polico, dum ili direktiĝis al policistoj. Tiu epizodo ekaperis en kunteksto de striko el granda perforto, kiu daŭras de ses tagoj ĉe la platen-minejo de Marikano, norde de Sud-Afriko. La ministoj, kiuj vivas en loĝejaĉoj kunigitaj kun la minejo, sen flua akvo, depostulas gravajn salajrajn altigojn.
Dummatene, same kiel dum la pasintaj tagoj, pluraj centoj da viroj armitaj per klaboj, ferstangoj kaj maĉetoj kolektiĝis ekster la minejo. Dum la tago, la direkcio de la mino ordonis, ke ili relaboru vendredon, minacante maldungi la rifuzantojn. Fronte al la rifuzo de la ministoj disiĝi, la polico pafis plorigajn gasojn kaj kaŭĉukajn kuglojn. Laŭ pluraj atestoj, ministoj tiam rebatis per pafarmiloj. Kaj la policistoj, siavice, pafadis.
Tiuj mortoj aldoniĝas al la dek personoj mortigitaj dum perfortaĵoj inter sindikatoj okazintaj de post dimanĉo sur tiu minejo, kie pluraj centoj da strikantoj depostulis gravajn salajrajn altigojn.