27/11/2012
La Ne-Registara Organizaĵo (NRO) Human Right Watch (HRW) alvokas Damason kaj ties aliancanojn ĉesigi uzadon de tiuj armiloj « malpermesitaj de plejparte el la nacioj »
Almenaŭ 11 infanoj mortis kaj pluraj aliaj estis vunditaj dimanĉon en aeratako super la urbo Deir Assafirn en Sirio, raportas ĉi-mardon 27an de novembro HRW. Laŭ la NRO, splitbomboj estis ĵetitaj sur infanojn dum ili kolektiĝis sur ludejo.
« Ĉirkaŭ 14h30, MIG-23 aperis en la ĉielo », rakontas atestanto citita de la NRO. « Mi estis 100 metrojn for de la ludejo. Mi rigardis eksteren kaj vidis la MIG-n kiu ŝvebis ĉirkaŭ la ludejo kaj ĵetis ses splibombojn samtempe forirante. Mi vidis du kiuj rompiĝis. Poste mi aŭdis serion da eksplodetoj. Tio similis piroteknikaĵon, sed pli forte kompreneble. (…) Kiam mi alvenis, mi vidis kvin infanojn mortintajn en la ludejo kaj multajn aliajn vunditajn.»

Sovetiaj bomboj malpermesitaj de la nacioj.
Human Right Watch publikigas aliparte videojn realigitajn de siriaj aktivistoj post la atako. Laŭ la NRO, kiu analizis tiujn bildojn, almenaŭ tri splibomboj estis uzitaj. Ĉiu bombo entenus 150 pafaĵoĵetojn, kies detrua kapableco ampleksas 1.800 kvadratajn metrojn, tio estas ekvivalento al usona piedpilka tereno. La markoj videblaj sur la bombrestaĵoj en la video indikas ke tiuj-ĉi estis fabrikitaj en Soveta Unio dum la 1970aj jaroj, laŭ Human Right.
« Tiu atako montras ke la pafaĵoĵetaj bomboj mortigas sendistinge civilulojn kaj militistojn », ekdiras Mary Wareham, direktorino de la departemento pri armado ĉe HRW. « Pro la terura damaĝo kaŭzita al la civiluloj, la pafaĵoĵetaj bomboj neniam devas esti uzitaj de iu ajn ».
Pluraj internaciaj organizaĵoj pri Homaj rajtoj akuzis Sirion uzadi pafaĵoĵetajn bombojn, armilojn kiuj povas plu mortigi kaj kripligi post la konflikto. Sed Sirio ne ratifikis la Konvencion pri la pafaĵoĵetaj bomboj kiu malpermesas produktadon, stokadon, translokadon de tiaj armiloj, kaj antaŭvidas detruadon de la ekzistantaj stokoj.
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=H5wWZ6yGCZ8