Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 novembre 2012 1 05 /11 /novembre /2012 20:36

Sen-Ethanol.jpg 05/11/2012 - La instalado de « Sen-Huile Sen-Ethanol » en la zono de Gnith, norde de Senegalo, plu estigas tumultojn. La loĝantoj de la regiono kiuj ne volas de ĝi, atakis pezajn maŝinojn de la firmao, merkredon 31an de oktobro. Kvar vunditoj estis konstatitaj, el kiuj du ĝendarmoj, same kiel deko da arestadoj. 

 

La situacio plu streĉiĝis, ĵaŭdon 1an de novembro ĉe Guiladu, vilaĝo de la kampara komunumo Ronkh (departemento de Dagana, Nordo), kie kolizioj kontraŭstarigis, merkredon, indiĝenojn batalantajn kontraŭ la projekto « Sen-Huile Sen-Ethanol » al ĝendarmoj, eksciis la Senagala Novaĵ-Agentejo el fidinda informfonto. 

Loĝantoj malkontentaj kaj ĝendarmoj venintaj trankviligi la instalaĵojn de la projekto alfrontiĝis, laŭ la sama informfonto.

La ĝendarmoj, kiuj konstatis malgravajn vunditojn en siaj vicoj dum la alfrontiĝoj de merkredo, volis enkadrigi la terŝovadajn laborojn, markante la komencon de la laboroj de tiu itala projekto.        

Ili ekuzis plorigajn gasojn por regi homamason koleran kaj decidan rezisti, opiniante ke la iniciatintoj de la projekto uzurpas la zonon dediĉitan al paŝtiĝo de iliaj bestoj.

ronkh2.jpg

Kelkaj loĝantoj bedaŭras tiun situacion kaj alvokas al plua konsulto inter la iniciatintoj kaj la loĝantoj.

« Per dialogo, ni povus eviti tiujn problemojn ĉar la loĝantoj ne kontraŭstaras tiun projekton », opiniis kampara konsilisto de Ronkh, Samba Diéle Ba, demandita de la gazetaro.

Tiu projekto agro-industria kostos entute 137 miliardojn da Frankoj (ĉirkaŭ 209.000.000 da eŭroj) kaj devus krei 6.000 laborpostenojn kies plejparte estus atribuitaj al la ĉirkaŭa loĝantaro. 

http://www.lesoleil.sn/index.php?option=com_content&view=article&id=22038:ronkh--situation-toujours-tendue-suite-aux-affrontements-entre-populations-et-gendarmes&catid=140:actualites

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }