Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 février 2012 7 05 /02 /février /2012 21:52

Russie.jpgMalgraŭ temperaturoj je minus 20 gradoj, la rusoj invadis la stratojn po miloj por manifestacii kontraŭ la balotado. Multaj el ili, organizitaj per interreto, protestis kontraŭ tiu nuna balota procezo kaj la ebleco pri reelektado de la ĉefministro Vladimir Putin. La aliaj, parte movigita per premoj kaj subaĉetaĵoj parte pro timo pri eventualaj revolucioj, manifestaciis por ke Putin restadu.

Multaj popolamasoj okazis en kvazaŭ ĉiuj urboj el Rusio, plejparte kontestantoj. Ridus.ru kompilis fotoriportaĵan liston el malsamaj urboj tra la lando :

Barnaulo, Sankt-Peterburgo, Omsko, Iekaterinburgo, Moskvo, Kemerovo, Ivanovo, Permo, Tambovo, Irkutsko, Ĉeliabinsko. 

En Moskvo, la manifestacio kontraŭ-Putina komencis per marŝado kiu atingis placon Bolotnaja-n. La por-Putinaj kolektiĝis sur la monto Poklonaja.

La manifestaciantoj portis, apud afiŝoj manfabrikitaj, rubandojn kaj balonojn blankajn. En Moskvo, alĉiela malteno de blankaj balonoj finis la manifestacion dum la popola kantisto Iuri Ŝevĉiuk kantis « naskiĝa lando » (ĉi-tie en la rusa)      

 

http://www.ridus.ru/news/20713/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }