Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 août 2012 6 18 /08 /août /2012 22:25

18/08/2012

La Pussy Riots estis kondamnitaj po du jaroj da koncentrejo (Mikhail Metzel/AP/SIPA)

Kia estos la venonta vivo de la Pussy Riot ? La tri membroj de la punk-grupo kontraŭ-Putina estis kondamnitaj vendredon 17an de aŭgusto en Moskvo po du jaroj da koncentrejo pro « huliganismo » kaj « vandalismo motivita per religia malamo ».

Jen la kondiĉoj en kiuj ili vivos, laŭ informoj de la punadministracio kaj responsulino de la moskva NeRegistara Organizaĵo Malliberejo kaj Libereco, Elena Gordeeva, kiu de multaj jaroj vizitas tiujn lokojn por helpi la malliberulinojn :

La koncentrejoj, hereditaj de la Gulago laŭ la franca ĵurnalo « Le Figaro » estas aro de konstruaĵoj (administracio, dormejoj por la enkarcerigitinoj, laboreja zono…) ĉirkaŭata de palisaroj, pikdratoj kaj gvatoturoj, plej ofte kunigitaj al vilaĝoj. La Pussy Riots, estos enkarcerigitaj en dormejo de 100 ĝis 120 virinoj, uniformvestitaj, kun ties nomo surbruste.

La punsistemo rusa antaŭvidas ununuran enkarcerigan tipon por la virinoj, la koncentrejo kun ordinara reĝimo. La elektaro estas multe pli vasta por la viroj : ordinara reĝimo, severa reĝimo, speciala reĝimo, kaj prizono. Nun, 14.000 ĝis 59.000 virinoj estas enkarcerigitaj (el sumo de 727.000 malliberuloj) en 46 koncentrejoj en Rusio. 

 

Varmaj vestoj malpermesitaj

« La tagoj sin sekvas kaj similas unu la alian », rakontas la eks-malliberulino Maria Noel al la franca ĵurnalo « Libération ». Ni ellitiĝas je la 5a horo kaj kvarono, mastrumado, matenmanĝo, inspektado, laboro, inspektado, mastrumado… « Laŭ « Libération », la enkarcerigitinoj devas surhavi jupon kia ajn estu la vetero, kaj « la varmaj vestoj estas malpermesataj ». « Servutodevaj en ĉiaj kondiĉoj », ili devas labori interne kaj ekstere, eĉ en temperaturo de –30°C aŭ –40°C.

La malliberulinoj kiuj havas laboron en la koncentrejo (malpli ol duone el ili) pergajnas po 4 ĝis 75 eŭrojn monate. Salajro monpunkciata por pagi la nutraĵon kaj la neprajn bezonatajn varojn. La laboro konsistas plejofte en kudrado de uniformoj por la punadministracio, la armeo kaj la ministrejo pri internaj aferoj.

La malliberulinoj rajtas telefoni, kutime po unu fojon monate, sed la interparolado ne povas preterpasi 15 minutojn. Male al la enkarcerigitoj, la enkarcerigitinoj povas ricevi senliman nombron da pakaĵoj.

La recidivulinoj kaj la virinoj kondamnitaj por la unua fojo estas enkarcerigitaj en malsimilaj koncentrejoj. La moskvaninoj ne nepre estas senditaj en koncentrejojn situatajn en la moskva regiono, sed povas retroviĝi kelkajn centojn da kilometroj for de tiu urbo.

 

Tre maloftaj vizitoj 

En ĉiu koncentrejo kunekzistas tri enkarcerigitaj reĝimoj : normala, mildigita kaj severa.

La normala reĝimo permesas po ses vizitojn tage (ĝis 4 horoj) kaj po kvar longdaŭrajn vizitojn (ĝis tri tagoj) jare. La longdaŭraj vizitoj permesas retroviĝi en aparta ĉambro kun la edzo aŭ parencoj. La vizito de nefamiliaj personoj povas esti permesita de la administracio.

La reĝimo mildigita rezervita al la malliberulinoj bone notitaj, permesas aĉeti nutraĵojn kaj neprajn bezonatajn varojn sen limigo kaj permesas du kromajn vizitojn longdaŭrajn.    

La severa reĝimo estas aplikata – por periodo de tri monatoj – al tiuj, kiuj malobservis la reglamenton : konsumado de alkoholo aŭ toksaĵoj, malobeemo aŭ insultoj kontraŭ administracia membro… tiuj malliberulinoj estas izolitaj de la aliaj, senigitaj je telefono kaj vizitoj, kaj enfermataj en karcero el kiu ili eliras nur po unu horo kaj duono tage por spireti.

La koncentrejoj supozeble estas lokoj por readaptado. Sed « kiam virino eliras el koncentrejo, oni donas al ŝi 19 eŭrojn kaj trajn-bileton je tria klaso por hejmeniri », rakontas Maria Noel. « Kaj ne gravas ĉu ŝi ne plu havas hejmon ».

Pasintan oktobron, gardisto de koncentrejo por virinoj de la Amura regiono (rusa ekstrem-oriento) estis arestita post elsendo en Youtube de videoj montrantaj lin frapante per pugnoj kaj piedoj du malliberulinojn.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Amuro       

http://tempsreel.nouvelobs.com/monde/20120817.OBS9835/pussy-riot-a-quoi-ressemble-un-camp-de-prisonnieres-russes.html

Pussy.jpg

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }