Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mars 2013 6 02 /03 /mars /2013 21:03

Portugalio.jpg 02/03/2013

http://www.youtube.com/watch?v=BwXkqHRkUpk&list=UUPv6OKnhZr4dXIufRQXndtA&index=1

Pluraj centoj da miloj da portugaloj manifestaciis ĉi-sabaton en kvardeko da urboj dum tago kontraŭ Trojko kaj rigoreco. 

La sindikatoj parolas pri monstra manifestacio superanta la ciferojn de la pasinta granda mobilizado en septembro 2012 kiuj jam estis esceptaj.

Tiuj-ĉi asertas la ciferojn de 500.000 manifestaciantoj en Lisbono kaj 400.000 en Porto. Ciferoj kiuj estas imponaj por tiu eta lando je 10,6 milionoj da loĝantoj.

La sloganoj kantitaj en la defiladoj kaj la flugrubandoj klare celumis la Trojkon (EU-IMF-ECB) kaj la registaron.

« Trojko kaj registaro eksteren », « Portugalio al balotujo », « balotado nun », « partoprena demokratio » estis legeblaj. La kanto kiu plej resonis estas la eksan himnon de la revolucio de la diantoj de 1974 kiu ebligis establi « demokration », tiu-ĉi fariĝis la simbolo de la portugala kontestado kaj estas regule kantita ĉe la preterpasado de la registaraj membroj.

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=z_H1pYcI_l0#!

La movado stariĝas kontraŭ la rigorecaj aranĝoj truditaj de la Trojka kaj plenumitaj de la registaro, dum la senlaboreco atingas rekordan nivelon kun 16,9% el la aktivuloj.

Solidarecaj kolektiĝoj estis organizitaj en pluraj eŭropaj ĉefurboj. 

http://actualutte.com/portugal-mobilisation-monstre-contre-la-troika/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }