Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 septembre 2012 2 18 /09 /septembre /2012 16:08

Pakistano.JPG 18/09/2012 - Manifestacio en Lahoro la 15an de septembro

http://eo.wikipedia.org/wiki/Lahore

Du incendioj en du pakistanaj uzinoj okazigis almenaŭ 314 mortintojn dum la nokto de mardo ĝis merkredo.

En Karaĉio, ekonomia kaj komerca ĉefurbo de la lando, almenaŭ 289 personoj forpasis en teksaĵa uzino detruita de la fajro, kelkajn horojn post alia incendio kio okazigis 25 mortintojn en ŝufabrikejo de la urbo Lahoro.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kara%C4%89io

La bilanco de la incendio en Karaĉio, kies kaŭzoj estas nekonataj iompostiome pligraviĝis kiam la sukurantoj antaŭeniris en la kalcinitan konstruaĵon. Plejparte de la viktimoj estis ĉirkaŭitaj de la flamoj dum ili venis por ricevi ties salajron.

Tiuj du incendioj relanĉis la polemikon pri la sekureco de la industriaj laborejoj en Pakistano kaj la kritikoj pri la senfaro de la publikaj potencoj, akuzitaj pri koruptado kaj nekapableco aplikigi la prikoncernatajn normojn.

En Lahoro, ĉefurbo de la provinco Penĝabio, prepara raporto de la regiona registaro konkludis ke la fermado de la sekur-elrirejoj estis la kaŭzo de la mortintoj, la reglamentoj pri sekur-laboro ne estinte repektitaj. Laŭ dungitoj, la fajro povus estis okazigita per difektita generatoro.  

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pan%C4%9Dabio

La aŭtoritatoj de la provinco de Sindo, el kiu Karaĉio estas la ĉefurbo, ordonis inspektadon de ĉiuj uzinoj de la regiono en la venontaj 48 horoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sindh

Unu el la 450 dungitoj de la detruita uzino asertis ke la proprietuloj de la laborejo ŝajnis « pli zorgitaj pri la savado de la vesto-stokoj ol de la sorto de la laboristoj ».

« Se metalkradoj ne ekzistis ĉe la fenestroj, multaj personoj povintus esti savitaj. Stokoj da vestaĵoj kaj teksaĵoj superŝutis la uzinon. Sed ĉiuj kiuj plendis estis maldungitaj », li aldonis.  

La direktoro de la polico de Karaĉio, Amir Farooqi, precizigis al Reuters-Agentejo ke la proprietuloj de la uzino estis vigle persekutitaj, kaj sciigis ke la bilanco povus plu graviĝis, 35 personoj estante vunditaj kaj korpoj estante plu ekstraktataj de la ruinaĵoj.

« En la daŭro de du minutoj, la tuta uzino brulis », rakontis salajrulo hospitaligita pro brulvundoj. « La pordo estis fermita, neniu elpasejo ekzistis, ni estis enkaptitaj ».  

Imtiaz Shah, avec Michael Georgy, Henri-Pierre André et Julien Dury pour le service français, édité par Gilles Trequesser : http://actualite.portail.free.fr/monde/12-09-2012/deux-incendies-d-usines-tuent-314-personnes-au-pakistan/

Mallonga video: http://www.youtube.com/watch?v=wtCGZokvBbo&feature=player_embedded 

Videoj en la franca :

http://www.youtube.com/watch?v=dlpfE_HyC18

http://www.youtube.com/watch?v=NA9B81sGivU 

Lastminute : akuzitaj pri murdo, la tri proprietuloj de la teksaĵa uzino, sin prezentis libervole vendredon al tribunalo kiu liberigis ilin kaŭcie, indikis ties advokato. 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }