29/08/2012
La bankizo de la Arkta oceano atingis novan rekordon de degelo, laŭ esploristoj de la Universitato de Kolorado, kiuj vidas en tiu okazaĵo novan signon de la longdaŭraj efikoj de la klimata plivarmiĝo.
La bankizo malvastiĝis je 70.000 kvadrataj kilometroj de post la lasta rekordo de fandiĝo, kiu datiĝas de septembro 2007. En komunikaĵo, la sciencistoj de la Nacia Centro Usona pri Datumoj de Neĝo kaj Glacio kunlaborante kun la usona universitato asertas, ke la bankizo etendiĝas sur nur 4,10 milionoj da kvadrataj kilometroj.
Ĉar somero ne estas finita, la scientistoj opinias, ke la fenomeno povus intensiĝi dum la venontaj semajnoj. Ili vidas en la bankiza malvastiĝado «gravan signon de la klimata longdaŭra plivarmiĝo».
«Tiu rekordo estas nur nombro (...), sed ankaŭ la signo de fundamenta ŝanĝiĝo de la glacia tavolo de Arkto», avertis Walt Meier, scientisto ĉe la Kolorada universitato.
Tiuj esploristoj jam alarmis pri la glacia degelo en Arkto pasintan semajnon. Ili aparte substrekis, ke kutime la Arkta degelo malakcelas en aŭgusto, dum la norda hemisfero aŭtoniĝas. Sed ĉi-jare ili opinias, ke tiu degelo ŝajnas plirapidi.
Tiujn lastajn jarojn, la planedo registris multajn rekordajn temperaturojn. Dek tri el la 15 lastaj jaroj estis la plej varmaj iam registritaj.
http://www.radio-canada.ca/nouvelles/science/2012/08/28/002-fonte-record-glaces-arctique.shtml