07/05/2012
Tio estas eble la financa skandalo el la jarcento. Unu el la kulpuloj, la banko EBS (Societo de financaj servoj), malkaŝis la aferon. La plej grandaj bankoj en la mondo interkonsentis por manipuli la Libor, la ĉefa intereza procento de la financa medio. Temus pri miloj da miliardoj da dolaroj.
« Libor » (London Interbank Offered Rate) : malantaŭ tiuj kvin literoj sin kaŝas unu el la plej grandaj financaj skandaloj el la tuta historio. Pluraj grandaj bankoj internaciaj estas suspektitaj ke ili manipulis ĝin por kamufli ties financajn malfacilaĵojn dum la financa krizo.
Inter ili, nur famaj nomoj el la monda financo : Bank of America, Barclays, Citibank, Crédit Suisse, Deutsche Bank, HSBC, JP Morgan, Royal Bank of Scotland, UBS… La veto estas giganta. La Libor estas strete ligita al la funkciado de unu el la plej vastaj monmerkato en la mondo : la interbanka merkato (tiu en kiu la bankoj pruntas unu la aliajn), kies amplekso estas taksita je 90.000 miliardoj da dolardoj.
En la kolimatilo de pluraj kontrol-aŭtoritatoj (en Usono, en Britio, en Japanio kaj en Svislando, interalie), tiuj financaj establaĵoj apartenas fakte al la « klubo » de la 16 bankoj kiuj partoprenas al la ĉiutaga fiksado de la Libor, la interbanka intereza procento proponita en Londono.
« Artifiki » la veran nivelon de la Libor povas havi konsekvencojn konsiderindajn sur la financaj kostoj de la entreprenoj kaj de la privatuloj.
Krizo aŭ ne, la « manovro estas duobla, susuras ruza veterano el la internacia financo. Temas pri tiri malalten la interezan proceson laŭ mallongtempo sur la bankaj deponaĵoj samtempe ŝvelante la interezajn procesojn laŭ pli longtempo por la grandaj sindikat-kreditoj al la entreprenoj ». Ne forgesante ke tiri la interezajn procentojn malalten ebligas refinanci sin malmultekoste samtempe trankviligante la merkatojn pri sia financa solideco. Tio estas interesa kiam oni bezonas disponeblan monon.
La opakeco kiu ĉirkaŭas tiun aferon pri manipulado de intereza procento atestas pri la akreco de la batalo kondukita de Londono por eviti ĉian reguligadon. Fronte al la freŝdataj proponoj pri eŭropaj direktivoj celantaj regi la kaŝitan financon, la britaj bankistoj plifirmigas la interrilatojn.
Sébastien Buron