Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 avril 2012 1 30 /04 /avril /2012 12:12

chicago.jpg 30/04/2012 Foto : la 4an de majo 1886, la polico alsturmas ĉe Haymarket (fama foireja placo de popola kvartalo en Ĉikago) la tribunon de anarkiista mitingo.

La ideo pri la Unua de Majo kiel tago de agadoj kaj laboristaj depostuloj estis lanĉita unuan fojon en 1884 ĉe la IVa kongreso de la usona sindikato AFL (Esperante : Usona Federacio de la Laboro). Estis fakte decidite impulsi ekde la Unua de Majo 1886 vastegan agitadan kampanjon ĉefe plenumitan per strikoj, celantan akiri limigon de la labotago po 8 horoj.

Sed, en la difinita tago, strikoj eksplodis sur la tuta usona teritorio. En Ĉikago ili estis la plej radikalaj kaj akiris historian gravecon kiuj restados por ĉiam en la memoro de la internacia laborista movado.

Ĉikago estis tiam unu el la plej aktivaj centroj el la usona laborista movado, ĉefe influata de la anarkiistaj aktivistoj el kiuj multaj estis germanaj migrantoj. Tiuj lastaj okupis aliparte dominan situacion inter la laboristoj de la urbo.

Okaze de la Unua de Majo 1886, vera klasduelo ekkomencis kun la loka mastraro. La postan tagon, dum la strikoj daŭras kuntrenante plurajn milojn da laboristoj, la mastroj maldungas 1.200 laboristojn, vokas « strikrompulojn » kaj ankaŭ la faman agentejon « Pinkerton » specialigitan en strik-rompado provizante provokistojn kaj dungante murdistojn. http://en.wikipedia.org/wiki/Pinkerton_Government_Services,_Inc.

La 4an de majo vespere, vastega mitingo, kolektiĝanta preskaŭ 15.000 personojn, estas organizita sur la fama foireja placo (Haymarket) en popola kvartalo de la urbo. Plejparte el la konataj aktivistoj anarkiistaj ekparolas, kiel Albert Richard PARSONS.

Dum la mitingo, la surĉevela polico eksturmas tiam la kolektiĝon estigante tiel veran alfrontiĝon.

Dum la batalo, bombo estis lanĉita direkte al polica taĉmento far anarkiista aktivisto germana, Schnaubelt, pri kies agado oni neniam sciis ĉu ĝi estis provoka agado aŭ sincera rebato al la policaj perfortaĵoj.

Ĉiaokaze, tiu ago estis preteksto al violenta subpremo en kiu traserĉadoj kaj arestadoj multobliĝis dum la sekvantaj tagoj. Ok el la ĉefaj sindikataj responsuloj el la urbo, ĉiuj anarkiistoj, estis tiam arestitaj kaj mort-kondamnitaj la 20an de aŭgusto 1886 dum vera justic-parodio.

03-2009-05-01-martiresdechicago3.jpgLa puno de tri arestitoj estis finfine mildigita al jaroj da punlaborejo. Malgraŭ la solidareca kampanjo, la 11an de novembro 1887 matene, Albert PARSONS, Adolphe FISCHER, Georges ENGEL kaj August SPIES estis pendumitaj. Louis LINGG memmortigis sin du tagojn antaŭe por eskapi la ekzekuton.

En 1893, reviziado de la proceso agnoskis la nekulpecon de la 8 akuzitoj kaj la polican kaj juĝan manovron por krimnaligi kaj detrui la anarkiistan movadon kaj pli vaste la naskiĝantan laboristan movadon.

La ekzekutitoj estis tiam rehonorigitaj kaj la 3 enkarcerigitoj povis forlasi la punlaborejon.   

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }