Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 août 2012 7 19 /08 /août /2012 16:12

Mouad.jpg 19/08/2012

La apelacia kortumo de Kazablanko konfirmis fine de julio la punon de unujara malliberejo kontraŭ la kontestanta repkantisto maroka Mouad Belghawat, persekutita pro insulto kontraŭ la polico, laŭ juĝa informfonto.      

Alinomita « Al-Haqed » (« la venĝemulo »), la repkantisto 24-jara devos ankaŭ pagi monpunon je 1.000 dirhamoj.

Mouad Belghawat estis akuzata pri « insulto kontraŭ publika oficiro kadre de ties deĵoro kaj konstitucia korpuso », en video de unu liaj kanzonoj, elsendita en la socia retejo Youtube, en kiu aperas marokaj policistoj.

"Al-Haqed", konata pro ties kanzonoj kritikaj rilate al la monarkio, estis arestita la 28an de marto, tiam kondamnita en majo far la unuagrada tribunalo de Kazablanko.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kazablanko

Antaŭnelonge, la kantisto membro de la kontesta movado « 20a de  februaro » anoncis ke li malsatstrikos dum du tagoj por « protesti kontraŭ siaj kondiĉoj » de enkarcerigo.

Antaŭ la apelacia kortumo, la defendo de Mouad Belghawat substrekis ke la poemo de tiuj-ĉi estas « arta kreado kiu ne meritas punon ».

« Belghawat celumis polican parton sed ne la tuton », laŭ la advokato Omar Benjelloun. « Temas pri proceso kontraŭ esprimlibereco», li martelis.

Siaflanke, la advokato de la civila parto, S° Mohamed Karout, asertis ke la akuzito traktis en ties poemo « la policistojn de Ŝtataj hundoj ». « La tuta korporacio estis insultataj », li diris.

La NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch (HRW) petis de la marokaj aŭtoritatoj ke ĝi « nuligu la akuzojn » kontraŭ la kontestanto kaj  liberigu lin. 

« Tiu afero estas tutsimple afero pri esprimlibereco ». Ĉiu tago kiun la repkantisto trapasas en malliberejo memorigas la distancon kiu ekzistas inter la marokaj leĝoj kaj ties efektivigo, kaj la rajtoj garantiataj far ĝia nova Konstitucio », laŭ la NRO bazita en Novjorko. 

http://www.aufaitmaroc.com/maroc/societe/2012/7/27/un-an-de-prison-confirme-en-appel-contre-le-rappeur-mouad-belghawat_185552.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }