Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2012 1 27 /02 /février /2012 23:16

Malajzio.jpg27/02/2012

La raraj teroj estas grupo de metaloj kun proksimaj proprecoj el kiuj skandio, itrio kaj la kvin metaloj el lantanfamilio. El la vidpunkto de monda ekonomio, ili apartenas al la strategiaj metaloj.

 

Ĉi-semajnfinon, miloj da personoj retroviĝis en la stratoj por manifestacii kontraŭ uzino pri retraktado de raraj teroj en Malajzio.

La marborda urbo Kuantan, en Malajzio, vidis defiladi 5.000 manifestaciantojn kontraŭ uzino pri retraktado de « raraj teroj » konstruita de mina grupo aŭstrala Lynas en la Ŝtato de Pahang (oriento de la lando). Laŭ la organizantoj de la manifestacio, tiu uzino starigas gravajn problemojn por la sano de la loĝantaro kaj por la medio.

La uzino kies konstruado estas preskaŭ finita estus unu el la maloftaj strukturoj en la mondo por la retraktado de la « raraj teroj ». Sed tiuj metaloj nemalhaveblaj por la fabrikado de alt-teknologiaj varoj, inkludante misilojn ĝis poŝtelefonoj, elektrajn veturilojn ĝis ventoturbinoj riskas produkti « grandegajn kvantojn da radioaktivaj ruboj », deklaris dimanĉon Lee Tan, unu el la organizantoj de la manifestacio.     

Plejparte de la manifestaciantoj, vestitaj verdkolore, svingis flagrubandojn sur kiuj estis skribita « haltigu la poluadon, haltigu la koruptadon, haltigu Lynas »

Kutime, la polico ofte intervenas dum manifestacioj. Ĉi-foje, malgraŭ ke ĝi estis larĝe deplojita, ĝi lasis la kolektiĝon malvolviĝi. Manifestacioj malpli ampleksaj okazis en aliaj regionoj de la lando inkluzive en Kuala Lumpur. La retejo de Lynas estis piratita kaj afiŝis la sloganon « Haltigu Lynas, savu Malajzion ». La grupo aŭstrala certigas siaflanke ke sia uzino funkcios laŭ sekurecaj instrukcioj tre striktaj kaj ke la radioaktivaj ruboj estos malviglaj kaj sendanĝeraj por homoj.  

http://www.maxisciences.com/terres-rares/manifestation-contre-une-usine-de-traitement-de-terres-rares-en-malaisie_art22123.html 

http://en.wikipedia.org/wiki/Rare_earth_element 

http://fr.wikipedia.org/wiki/Terres_rares

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }