Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mai 2012 5 04 /05 /mai /2012 16:18

le MD 04/05/2012

Nova situacio : Serge HALIMI 

LA ŜANĜO OKAZAS nun … Kuraĝigita de sia venko en la elektoj, la ŝtatestro trudas sian volon al la ĉefo de la Centra Banko, starigas kontrolon de la monŝanĝoj kaj anoncas, ke li ŝtatigos ŝlosilan sektoron de la ekonomio, kiu estis antaŭ dek tri jaroj forvendita al la privata sektoro. Du membroj de la registaro dekrete nomumita gvidi la grandan entreprenon, kiu nun refariĝis publika, anstataŭas dum la unua sesio la antaŭajn ĉefojn. La Eŭropa Komisiono, sed ankaŭ la Wall Street Journal kaj la Financial (...)

 

Esti studento en Vjetnamujo : Xavier MONTHÉARD

Same kiel ties najbaroj, Vjetnamujo spertis kreskomalrapidiĝon en 2011. Ĝi krome havas inflacion je 20 % kaj la malkresko de la aĉetpovo rezultigis milon da strikoj, aparte inter la nekvalifikitaj laboristoj. Pli ol iam ajn, la esperoj al ekonomia kaj socia altiĝo implicas pli bonan edukadon, aŭ eĉ aliron al supera instruado. "MI TRE ŜATIS manipuli la kalaŝnikovan fusilon. Tiel, mi ĉiam scipovos defendi min kontraŭ la malbonaj imperiistoj !" ekridegas Hien. La junulino aludas al la teoriaj kaj (...)

(vidu) 

 

Elektado en Francio : Ignacio RAMONET

La elektado por prezidanto estas, en Francio, "la patrino de ĉiuj elektadoj" kaj la arda punkto de la politika debato. Ĝi okazas ĉiun kvinan jaron. Temas pri rekta universala voĉ-donado en du sinsekvaj balotadoj. Principe ĉiu ajn franca civitano rajtas kandidatiĝi por la unua balotado, ĉi-foje okazonta la 22an de aprilo. La kandidato devas plenumi kelkajn antaŭkondiĉojn, ekz. havi la apogon de 500 jam-antaŭe-elektitoj el almenaŭ 30 malsamaj departementoj . Se neniu kandidato atingas plejmulton da (...)

(vidu)  

 

La detektiva romano ĉina inter Mao kaj tao : Michel IMBERT 

En Ĉinio, kiel alilande, krimromanoj rivelas la subflankon de socio baraktanta pri korupto, forkaptoj de infanoj, raboj, hipokriteco... Sed malkiel en okcidentaj landoj, oni rigardas krimadon kiel socian malordon kaj ne kiel individuan malvirton. Post sia tuta malapero dum la Kultura Revolucio, ĉi tiu literatura ĝenro nun vekas renoviĝintan intereson. Kvankam produktoj fabrikitaj en Ĉinio abundas, la nombro de tradukoj el la ĉina literaturo restas malgranda, situacio kiu neniel helpas forigi (...)

(vidu) 

 

Kiel Sahelo fariĝis eksplodejo : Philippe LEYMARIE

Preskaŭ du cent mil rifuĝintoj kaj delokitoj fuĝis el la bataloj inter la tuaregaj ribelantoj kaj la regula armeo en la nordo de Malio de januaro 2012. Tiu ĉi nova ekflamiĝo de perforto minacas des pli la stabilecon de Sahelo, ke Al-kaido en la Islama Magrebo (AKIM) jam estigis tie malordon. Tre malnova, tiu konflikto estas pluekscitata de gravaj sociaj malegalecoj. "Mi neniam estus povinta imagi, ke kelkaj danĝeraj frenezuloj, inspiritaj de la malordoj de la 1990-aj jaroj en Alĝerio, sukcesus (...)

(vidu) 

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }