31/03/2012 La monumento de Moramanga, cent kilometrojn for oriente de Antananarivo © DR
Preskaŭ sesdek kvin jaroj da silento je la nomo de la francaj aŭtoritatoj… por unu el la plej gravaj amasbuĉoj koloniaj. Dekoj da miloj da mortintoj, de tiu tago 29a de marto 1947 ĝis la fino de 1948. Preskaŭ 89.000 malagasaj viktimoj, 550 eŭropanoj mortintaj, laŭ la fransciskano Jacques Tronchon (Ĵak Troŝo), verkisto de La malagasa popolribelo de 1947, verko kiu plu validas.
La malagasa popolribelo de 1947
Ĉi-ĵaŭdon 29an de marto, la Malagasoj primemoras la 65an datrevenon de la popolribela komenco. Sendependa de la 26a de junio 1960, post 65 jaroj de franca koloniado, la « Ruĝa Insulo » primemoras « pacigon » faritan de torturoj, incendioj de vilaĝoj, senjuĝaj ekzekutoj… kaj de franca ekspedicia trupo ĉefe konsistanta el koloniaj trupoj. Ĉirkaŭ 18.000 soldatoj eniras la landon en aprilo 1947. ili estos 30.000 en 1948.
Vagonaro de la ekspedicia trupo franca en Madagaskaro © DR
« Ribelantoj » arestitaj © DR
Sekcio de senegalaj tirajloroj en la stacidomo de Mouneyres © DR