Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 septembre 2012 7 02 /09 /septembre /2012 20:25

02/09/2012

La ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, dum sia 64a sesio, proklamis la 29an de aŭgusto « Internacia tago kontraŭ la nukleaj provoj » por sentivigi la publikon pri la efektoj de nukleaj eksplodoj « kaj la neceso ĉesigi ĝin, kiel rimedo inter aliaj por atingi la celon de mondo sen nukleaj armiloj » (rezolucio 63/45).

De la 1a de julio 1945, dato de la unua atomprovo de Usono, sekvata de pafoj sur Hiroŝimo kaj Nagasako la 6an kaj 9an de aŭgusto 1945, pli ol 2.000 nukleaj eksplodoj estis efektivigitaj en la mondo.

Tiuj eksplodoj provokis gravajn konsekvencojn sanitarajn kaj mediajn ĉirkaŭ ĉiuj antaŭaj provlokoj sur la planedo. La viktimoj – militistaj kaj civilaj utiligitaj por la provoj kaj la surlokaj popoloj – havas grandajn malfacilaĵojn por agnoskigi siajn rajtojn al reparacio.

Francio efektivigis 210 nukleajn provojn, atmosferajn kaj subterajn, de la 13a de februaro 1960 ĝis la 27a de januaro 1996. Tiuj testoj estis unuatempe realigitaj en Alĝerio ĉe Reggane kaj In Ekker de 1960 ĝis 1966, poste en Polinezio sur la atoloj de Moruroa kaj Fangataufa de 1966 ĝis 1996. 

La situacio plu restadas treege zorgodona. La efekto sur la medio estas subtaksata. Centoj da tunoj da radioaktivaj forĵetaĵoj kaj infektitaj materialoj estis postlasitaj surloke ; plutonio kaj aliaj radionuklidoj estis disigitaj tra miloj da kilometroj. En Polinezio, disfalo de la atolo de Mururoa povus okazi, estigante cunamon minacantan la loĝantojn de la atolo apud Tureia kaj poluadon radioaktivan senprecedencan de la oceana medio.

La sanitara efekto estas memvole minimumigita. Francio agnoskis finfine ke la nukleaj provoj faris viktimojn, sed la rajtoj de tiuj-ĉi estas plu rifuzitaj. (…) Ĝis nun, nur 5 el ili povis profiti monkompenson. La arkivoj de la nukleaj provoj daŭre estas nealireblaj al la asocioj de viktimoj, ties advokatoj kaj sendependaj spertuloj.

En aŭgusto 2011, fronte al indiferenteco de la nukleaj potencoj, multaj asocioj en Francio, Alĝerio, Japanio, Polinezio, subtenataj de la klerikaj aŭtoritatoj kaj ĉiuj insulaj ŝtatoj de Pacifiko, lanĉis alvokon al Unuiĝintaj Nacioj. Ili petas realan respondecon pri la viktimoj de nukleaj provoj en la mondo kaj planon de puriga jardeko (2012-2021), rehabilitadon kaj disvolvadon subteneblan de la infektitaj regionoj.

Okaze de tiu 3a internacia tago kontraŭ la nukleaj provoj, ni renovigas tiun alvokon kaj petas de la parlamentanoj kaj de la franca registaro ke ili laboru senatende por vera reparacio de la sanitaraj kaj mediaj konsekvencoj.  

http://www.moruroaetatou.com/index.php?option=com_content&view=article&id=257:pour-une-prise-en-charge-des-victimes-des-essais-nucleaires&catid=1:infos-de-moruroa-e-tatou&Itemid=19 

http://appelinternationalessaisnucleaires.org/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }