Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 janvier 2013 3 30 /01 /janvier /2013 20:07

Maljunulo.jpg 30/01/2013 - La japana ministro de Financoj petas de la maljunuloj ke ili forpasu rapide, cele al redukto de la elspezoj pri sano.

Taro Aso, vic-ĉefministro de Financoj kaj eksa ĉefministro, estis devigita pardonpeti tial ke li invitis la maljunulojn al forpaso, kaj rapide.

Pledante klare por eŭtanazio, Taro Aso deklaris pasintan lundon antaŭ la Nacia Konsilio pri la soci-sekureca reformo ke la pacientoj en vivo-fino estis nur « personoj kun tuboj » al kiuj oni devus permesi « morti rapide » se ili deziras.

La ofendo al milionoj de aĝaj japanaj voĉdonantoj – unu kvarono el la 120 milionoj da loĝantoj aĝas pli ol 60 jaroj -, Taro Aso erarkonfesis la sekvontan tagon, publikigante komunikaĵon en kiu li agnoskas « netaŭgajn » dirojn eĉ se ili finfine esprimas lian propran opinion.   

http://www.trtfrancais.com/fr/informations/detail/vieenvironnement/85/japon--le-ministre-des-finances-invite-les-personnes-en-fin-de-vie-a-mourir-rapidement/6588

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }