22/02/2013
http://eo.wikipedia.org/wiki/Sea_Shepherd (Si Ŝefed)
Videoj:
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=qUwepnHTVPg
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=H4Ep45gKJbQ
La japanaj balenŝipistoj certigis ĵaŭdon ke ili daŭrigas sian ĉaskampanjon en Antarkto malgraŭ Sea Shepherd kiu asertas ties haltigon.
Japanio mortigas balenojn dank’al tolero de la Internacia balena Komisiono por la ĉaso kun esplorcelo, malgraŭ ke finfine ni trovas la balenkarnon sur la japanaj montrotabloj.
« Ni pluigos nian programon de balenĉasado », eksplikis respondeculo de la Agentejo de japana fiŝkaptado, malkonfirmante ke la kampanjo estis interrompita post interpuŝiĝo inter japana balenŝiparo kaj ŝipoj de la asocio pri media defendo Sea Shepherd.
La kapitano Paul Watson, de Sea Shepherd, male asertis ke la balenŝiparo haltigis la fiŝkaptadon post la incidento merkredon, kiu malhelpis la japanan uzin-ŝipon sin provizi per karburaĵo.
Frontalfronte
La japana balenŝiparo, kondukita de la uzin-ŝipo Nisŝin Maru, kaj kvar ŝipoj de Sea Shepherd frontas unu la alian en Antarkto, la ekologiistoj farante sian eblon por perturbi la tutan japanan jaran ĉaskampanjon.
Merkredon, la Nisŝin Maru kaj du ŝipoj de Sea Shepherd, Steve Irwin kaj Bob Barker, alkroĉiĝis unu la alian dum la japana balenŝipo sin provizis per karburaĵo al sud-koreia petrolŝipo.
La respondeculo de la Agentejo de japanaj fiŝkaptado certigis ke tiun incidenton kaŭzis la ŝipoj de Sea Shepherd kiu ŝajne koliziis Nisŝin Maru-n. La asocio male akuzis la japanan ŝipon ke ĝi spronatakis ĝiajn ŝipojn.
Tiu incidento, en kiu la ŝipo Bob Barker estis blokita inter la sud-koreia petrolŝipo kaj la japana uzin-ŝipo, estas la plej perforta de januaro 2010, kiam Ady Gil, ŝipo de Sea Shepherd, sinkis, laŭ respondeculo de la asocio.
Usona tribunalo ĵus malpermesis ke Sea Shepherd, bazita en Usono, alproksimiĝu je malpli ol 500 metroj de la japanaj balenŝipoj.