Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mars 2013 5 08 /03 /mars /2013 20:57

Apro.jpg 08/03/2013

http://eo.wikipedia.org/wiki/Piemonto 

Spuroj de cezio 137, plej gravaj ol la sojlo fiksita okaze de nukleaj akcidentoj, estis trovitaj en pluraj aproj en Piemonto, raportas HuffPost-Italio. 

http://www.huffingtonpost.it/2013/03/07/chinghiali-radioattivi-in-valsesia-il-ministro-della-salute-attiva-i-nas_n_2829484.html?utm_hp_ref=italy

La substanco estis malkovrita en la lango kaj diafragmo de la bestoj. La cezio 137 estas radioaktiva izotopo emisiita en 1986 post la katastrofo de Ĉernobilo.

La itala ministrejo pri sano eksplikas ke ĝi analizis provpecojn de aproj mortigitaj dum la lasta ĉassezono en la piemonta valo de Valsesia. En la 27 provpecoj, la nivelo de cezio 137 estis supera al la sojlo fiksita de la regularo de 2008, laŭ la tolerita limo okaze de nuklea akcidento.

La ministrejo pri sano, Renato Balduzzi, tuj aktivigis la planon pri sanitara kaj ekologia urĝeco valida por la esceptaj kazoj.

Urĝa kunveno okazos vendredon 8an de marto kun diversaj koncernataj roluloj.

Ĝis tiam, en la areo kie estis trovitaj la radioaktivaj aproj, la sanitaraj aŭtoritatoj plivastigos siajn analizojn al aliaj sovaĝaj bestoj.

« Nun, ni bezonas analizi la provpecojn de tiuj aproj, ties aĝon kaj morfologion, kompreni la nutraĵan reĝimon kaj ĉu, ekzemple, ili migris al aliaj areoj », eksplikis Aldo Grasselli, nacia sekretario de la publika unio de bestkuracado.

Male al ties najbaroj, ni rememoru ke Italio elektis neuzadon de nuklea energio.

Kaj de post la nuklea Fukuŝima katastrofo en Japanio, laŭ unu en kvar italoj, la media infektado estas la plej timinda danĝero laŭ freŝdata opinisondo.             

http://www.huffingtonpost.fr/2013/03/08/italie-sangliers-radioactifs-piemont_n_2835521.html?utm_hp_ref=international

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }