La laboristoj de publikaj transportoj italaj ekstrikis ĉi-vendrede por denunci la aranĝojn pri liberigado anoncitajn de la registaro de Mario Monti.
La trafiko de busoj, trajnoj kaj tramoj estis malordigita tra la lando kaj manifestacio kunigis milojn da manifestaciantoj en Romo. « Sufiĉas ĉiuj tiuj registaraj programoj kiuj ĉiam frapas la plej malriĉulojn, la pensiulojn kaj la salajrulojn, kaj maltrafas la politikan eliton aŭ tiuj kiuj vere havas la ekonomian potencon en Italio », deklaris Maŭro Rustiĉi, sindikalisto kiu manifestaciis en la ĉefurbo.
http://www.20minutes.fr/ledirect/868436/italie-transports-publics-touches-greve