22/11/2012
Alvoko de la NO-TAV movado :
La 3an de decembro 2012, la ŝtatestroj franca kaj itala François HOLLANDE kaj Mario MONTI renkontiĝos dum pintkunveno en Liono por finkonkludi la financplanon de la Rapidega linio kunliganta Lionon al Torino.
Efektive, en tiu kunteksto de ekonomia krizo, dum mono mankas por fundamentaj kampoj kiel sano aŭ edukado, pli ol 25 miliardoj da eŭroj sinkos en la Rapidega trajno.
Plie, 15 jarojn da ĝenaĵoj kaŭzitaj de la laboroj, dekoj da milionoj da kubaj metroj da ruboj, nereversigebla betonigo de agrikultutaj spacoj same kiel poluado je uranio kaj asbesto minacas la geloĝantojn de Maurienne, nordo-Grésivaudan, Chartreuse kaj Avant-Pays Savoyard.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Maurienne,_valo_de_la_rivero_Arc
http://fr.wikipedia.org/wiki/Gr%C3%A9sivaudan
http://fr.wikipedia.org/wiki/Massif_de_la_Chartreuse
http://fr.wikipedia.org/wiki/Avant-Pays_savoyard
En Italio, la NO-TAV movado batalas de dudek du jaroj en la Valo de Suza. Inter 80.000-personaj manifestacioj, vojblokadoj, popolaj asembleoj, okupadoj de laborejo kaj aliaj, la NO-TAV movado estas kreiva, masiva kaj tenaca. Tio bezonatas por fronti eksproprietigojn, elpeladojn kaj procesojn.






Finfine, en batalo kontraŭ aliaj Rapidegaj trajnoj kiel en Eŭskio, kontraŭ OL Land (stadiono de lumoj) en Liono, kontraŭ la flughaveno de Notre-Dame-des-Landes, kontraŭ atonenergio, GMO aŭ ekstraktado de skistogaso, kontraŭ la linio je Tre Alta Tensio Cotentin-Maine, kontraŭ la uzino Ilva en Tarento (Italio) aŭ kontraŭ multaj aliaj infrastrukturoj, ni asertas ke ni batalas kontraŭ la sama logiko tekno-industria : tiu de la ekonomia konkurenco en plena malestimo de la popoloj kaj de ties medio.
http://notavfrance.noblogs.org/post/2012/11/14/manif-notav-a-lyon-lundi-3-decembre/