Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 décembre 2012 2 25 /12 /décembre /2012 14:32

Israelo.jpg 25/12/2012

Laŭ informoj de la israela NeRegistara organizaĵo «Pacon nun», la israela ministrejo pri internaj aferoj aprobis la konstruadon de mil ducent loĝejoj en setla kvartalo de aneksita orienta Jerusalemo. 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pacon_Nun

La decido «sekvas ĵaŭdan kunvenon de la komitato pri planado de la Jerusalema distrikto, dediĉita al la opozicioj al tiu projekto», precizigis lundon 24an de decembro Hagit Ofran, porparolanto de la asocio, kiu luktas kontraŭ la koloniado. «Paco nun» jam aludis tiun projekton, la 18an de decembro, dum la aŭtoritatoj anoncis masivajn konstruaĵojn en la kolonioj en orienta Jerusalemo aneksita, kaj en okupaciata Cisjordanio.

Ĉirkaŭ ducent sepdek mil palestinanoj vivas en la orienta parto, plejparte araba, de la Sankta urbo. Israelo konsideras Jerusalemo-n kiel sian ĉefurbon «unuigitan kaj nedivideblan». Sed la internacia komunumo ne agnoskas la aneksaĵon de 1967 de la orienta parto de Jerusalemo, kie la palestinanoj deziras establi la ĉefurbon de sia Ŝtato al kiu ili aspiras. Ĝi ankaŭ konsideras ĉiujn judajn koloniojn kiel kontraŭleĝajn, laŭ la internacia juro.       

EFEKTOJ DE LA ANONCO 

Lundon frumatene, la israela ministerio pri defendo, Ehoud Barak, konfirmis la volon de la registaro, transformi en universitaton, kolegion de supera edukado en la kolonio Ariel, en Cisjordanio. Adoptita en septembro, tiu decido devis akiri lian konsenton por efektiviĝi, ĉar li prizorgas la okupaciatajn teritoriojn.   

La konsento donita de S° Barak kaj la aprobo pri la konstruado de la loĝejoj en Ĝilo okazas, dum la dekstra registaro de Benjamin Netanjahu multobligas la efektojn de anonco pri projektoj de koloniado en Cisjordanio kaj orienta Jerusalemo, proksime de la anticipa deputita elektado de la 22a de januaro, malgraŭ la gravaj internaciaj kritikoj. 

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2012/12/25/israel-approuve-la-construction-de-1-200-logements-a-jerusalem-est_1810118_3218.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }