Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2012 5 19 /10 /octobre /2012 22:07

Israelo.jpg 19/10/2012  

Bildo: La israela kolonio Ĝilo, apud Jerusalemo, en novembro 2009. REUTERS/DARREN WHITESIDE

La israela ministro pri internaj aferoj definitive permesis ĵaŭdon 18an de oktobro la konstruadon de 800 novaj loĝejoj en la setla kvartalo Ĝilo en Orienta Jerusalemo aneksita, indikis la israela NRO «Pacon nun»

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pacon_Nun

«Tio signifas, ke nun ofertalvokoj povas estis lanĉitaj por ekkonstruado de 800 loĝejoj okcidente de Ĝilo», deklaris Hagit Ofran, porparolanto de «Pacon nun». Tiuj ofertalvokoj estos verŝajne publikigitaj dum la venontaj monatoj. 

NELEĜA ANEKSADO

La setla kvartalo Ĝilo troviĝas proksime de la palestina urbo Bet-Leĥem, en Cisjordanio. Ĝi situas en Orienta Jerusalemo, la sektoro de la araba plimulto en la Sankta urbo, okupaciata kaj aneksita de post junio 1967.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Bet-Le%C4%A5em  

http://eo.wikipedia.org/wiki/Cisjordanio

Laŭ la internacia komunumo, tiu aneksado estas neleĝa, same kiel ĉiuj israelaj kolonioj en la okupaciataj Palestinaj Teritorioj, ĉu permesitaj aŭ ne de la israela registaro. Laŭ la israelaj amaskomunikiloj, la dekstra ĉefministro Benjamin Netanjahu, kiu prepariĝas al anticipaj deputitaj balotadoj en januaro, deziras adopti juran raporton leĝigantan la sovaĝajn koloniadojn, kaj kiu levos la jurajn obstakojn al ampleksigo de la aliaj instalaĵoj en Cisjordanio.

Pli ol 340.000 israelanoj loĝas en la kolonioj en Cisjordanio okupaciata, kaj pli ol 200.000 aliaj en dekduo da kvartaloj starigitaj en Orienta Jerusalemo. Ĉirkaŭ 270.000 Palestinanoj vivas en Orienta Jerusalemo, de kiu ili deziras fari la ĉefurbo de sia estonta Ŝtato.  

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2012/10/18/israel-approuve-la-construction-de-800-logements-dans-la-colonie-de-gilo-a-jerusalem-est_1777724_3218.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }