10/07/2012
http://eo.wikipedia.org/wiki/Sumatro
http://eo.wikipedia.org/wiki/Borneo
12 elefantoj estis venenitaj ĉi-lastaj monatoj sur la insulo Sumatro (Indonezio) ĉar ili aliris la plantejojn de oleopalmoj. Ties natura loĝloko (same kiel tiu de la orangutanoj) estis detruitaj por cedi lokon al vastegaj plantejoj sterilaj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Elefanto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Orangutano
La Organizaĵo WWF proponas ke la kompanioj kiuj posedas la grandegajn plantejojn pruntas de la ministerio pri Arbaroj elefantojn dresitajn por plenumi patrolojn kaj repuŝi la sovaĝajn elefantojn kiuj minacas la palmojn. Estas ankaŭ necese, laŭ Nazir Foead, direktoro de la Indonezia buroo de Panda.org, ĉesigi vastigadon de plantejoj en la migradaj koridoroj de la elefantoj, se ne la konfliktoj multobliĝos kaj ĉiuj, homoj kaj bestoj, finos kiel malvenkantoj.
La vastegaj plantejoj de oleopalmoj kiuj kovras preskaŭ la tutan surfacon de Sumatro kaj Borneo respondas al internacia peto pli kaj pli kreskanta. La plialtigo de olea prezo senigas la loĝantojn de tiu vivnecesa resurso. (kuirado plenumiĝas ekskluzive per palmoleo sur tiuj Indoneziaj insuloj). La pliigo de la konsumado de oleopalmo por la fabrikado de « biobrulaĵoj » pligravigas danĝere tiun fenomenon de detruado kaj senarbigado.
Nur la konsumantoj povas vere influi la kompaniojn ke ili pli bone respektu la naturon kiu permesas al ni la vivon. Se vi preferas ruli « malmultekoste » per veturilo prefere ol protekti plurajn milojn da elefantoj kaj orangutanoj survoje al estingiĝo, mi konsilas al vi forlasi tiun retejon kaj ensabligi la kapon por ne vidi nian planedon oferitan al furiozaj modernismo kaj konsumado.
http://cetak.kompas.com/read/2012/06/20/02302050/12.gajah.sumatera.mati.diracun.