Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 janvier 2013 2 08 /01 /janvier /2013 22:57

Chili-copie-3.jpg 08/01/2013 

Tio estas unua malvenko por la familio Luksic, 27a monda riĉeco laŭ la revuo Forbes en 2011. Proprieto de la mineja konsorcio Antofagasta Minerals, tiuj ĉiliaj miliarduloj jure persekutis vilaĝanojn tial ke ili kontraŭstaris la median detruadon kaŭzitan de grandega rezervujo da minaj ruboj. Mega-rubejo de 2.700 milionoj de tunoj da ruboj, produktitaj de la kupra minejo de Los Pelambres en Ĉilio, kiu riskas superŝuti valon kaj senretene poluadas la retojn de trinkebla akvo.

La mineja konsorcio Antofagasta akuzis la komitaton pri defendo de la vilaĝo Caimanes kaj ties kvar advokatojn pri « kontraŭleĝa asocio, publika tumulto kaj malversacio », sekve al juraj agadoj kontraŭ la funkciado de la mineja baseno. La 21an de decembro 2012, post 40 tagoj da aŭdienco, la buŝtribunalo de Ovalle (situata je 200 km norde de Santiago) decidis unuanime senkulpigi la gvidanton de la komitato de Caimanes kaj la kvar advokatojn kiuj defendas la komunumon. Ĝi agnoskis ke oni ne povas kvalitigi kiel « falsaj » la denuncojn pri mediaj infektadoj.

Tiu agnosko markas la rekonon de la rajtoj de komunumoj por defendi sin. Tamen, « neniu solvo estis alportita al la problemo de infektado de akvo kiu plu estas negita de la sanitaraj aŭtoritatoj. Krom tiuj, kiuj monkapablas aĉeti akvon, la loĝantoj plu konsumas akvon en kiu ĉeesto de Hidrargo-mangano estas atestitaj kaj endanĝerigas la loĝantaron », substrekas Elif Karakartal de la komitato pri defendo de Caimanes. La advokatoj sin deklaras deciditaj daŭrigi sian agadon. Por ke la rajto vivi en pura kaj sana medio, la rajto pri akvo kaj la rajto sin esprimi, por ke la mediaj krimoj estu finfine agnoskitaj.

Chili2.jpg  

http://www.bastamag.net/article2862.html 

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }