Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juin 2012 6 30 /06 /juin /2012 20:23

Chili.jpg 30/06/2012

Dekoj da miloj da studentoj denove surstratiĝis en Santiago ĵaŭdon por postuli profundan reformon de la edukada sistemo, konsiderata kiel maljusta kaj malbonkvalita, formante la plej imponan manifestacion ĉi-jare pri tiu temo.  

La festa manifestacio komencis sur la Italia placo antaŭ ol uzadi la avenuon Alameda-n, ĉefa vojo de la ĉefurbo, preterpasante la prezidentan palacon, La Moneda-n, konstatis la ĵurnalisto de AFP.

Laŭ la organizantoj, la defilado kolektiĝis sub tre streĉa polica kontrolado pli ol 120.000 personoj (ĝis nun la aŭtoritatoj ne ankoraŭ komunikis  taksadon)

La studentoj plenumis kvardek marŝadojn de pasintjare postulante de la registaro de Sebastian Piñera (unua dekstra prezidento de post la diktaturo en 1990) reformon de la edukada sistemo, multekosta kaj neefika, laŭ ili.

La nuna sistemo, privilegiante la privatan sektoron, estas heredaĵo de la diktaturo de Augusto Pinochet (1973-1990).

« Ekzistas profunda demando pri evolua modelo kiu estigas profitojn por malplimulto » en la sektoroj de edukado, sano, emerito, laboro, naturaj resursoj », denuncis unu el la geresponsuloj de la movado, Camila Vallejo.

Dum izolitaj incidentoj, kelkaj manfestaciantoj surhavantaj kapuĉojn difektigis urban meblaron.

La registaro Piñera prezentis plurajn leĝ-projektojn por la universitata sistemo, antaŭvidante aparte malpliigi la kredit-kostojn kontraktitaj de la studentoj por financi sian kursaron, sed ne sukcesante trankviligi la ribelon.   

http://www.liberation.fr/depeches/2012/06/28/chili-les-etudiants-de-retour-dans-la-rue-pour-la-reforme-du-systeme-educatif_829896

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }