03/04/2013 - Ĉirkaŭ 100
dokistoj organizis manifestacion kaj blokadis pordon de Terminalo de konteneroj de Kŭaj Ŝung cele
al postulo de salajra altiĝo ĉi-ĵaŭdon.
Eta interpuŝiĝoj eksplodis kun la policistoj kiam laboristoj provis rompi polican kordonon antaŭ unu el la pordoj ĉi-ĵaŭdon matene.
La strikantoj poste direktiĝis al areo antaŭ la pordoj, por organizi sid-manifestacion. La kamionoj transportantaj la kontenerojn devis uzadi aliajn pordojn por eniri en la havenon. La strikantoj estas dungitoj de la havena firmao, « Hong Kong International Terminals », sub-traktanto de « Hutchison Whampao », kiu posedas ankaŭ partojn en havenoj de 10 aliaj landoj en la mondo.
Ili postulas kunsidon kun la dungistoj por diskuti pri salajra altiĝo, indikante ke ili ne estis valorigitaj de 15 jaroj, malgraŭ grava inflacio.
La Terminalo de Kŭaj Ŝung esta la ĉefa zono de komercaj kargboatoj en Honkongo, kaj unu el la plej aktivaj havenoj en la mondo.