Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juillet 2012 5 20 /07 /juillet /2012 12:49

Senlaboruloj.jpg 20/07/2012

La hispanaj senlaboruloj kiuj ricevas bazan monatribuon de 426 € ne plu povos forlasi Hispanion sen riski la monatribuan perdon : ĉiu vojaĝo fremlanden, ia ajn estu la daŭro kaj la motivo, estigos forstrekon de la listo de senlaboruloj, kaj sekve tujan prokraston de la monatribua pago. Ili devos poste atendi dekdu monatojn por denove postuli tiun monatribuon.         

« Tiu dispono devus malpersvadi la hispanajn senlaborulojn labori eksterlande, dum ili estas samtempe monkompensitaj en Hispanio », laŭ la Ministrejo pri laboro.

La drasta karaktero de tiu malpermeso pri eksterlanda restado por la senlaboruloj tamen eksurprizas rilate al la sumo de la imposta fraŭdo en Hispanio, taksita je po 60 miliardoj da eŭroj jare. Al tio partoprenas la fraŭda impostevito, kiu implicas kompreneble aliajn vojaĝojn ol tiujn de la profitantoj de la minimuma monatribuo por senlaboreco…    

http://www.econostrum.info/Les-chomeurs-espagnols-interdits-de-voyager_a11184.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }