18/11/2012
Kontraŭ privatigoj kaj buĝetaj tranĉoj, « blanka tajdo » de dekoj da miloj da kuracistoj, flegistinoj kaj dungitaro el malsanulejoj invadis dimanĉon la stratojn de Madrido, per krioj de « publika sano », « sano estas rajto, ni batalos ».
Ĉekape de la manifestacio, kiu grupigis defiladojn venintajn de ĉiuj malsanulejoj de la hispana ĉefurbo, kolerkrio : « publika sano : ne vendo sed protekto ».
De pluraj semajnoj, dudeko da malsanulejoj de Madrido kaj ties regiono estas okupataj de la personaro, por denunci la decidon de la regiona registaro privatigi ses el tiuj establaĵoj kadre de la buĝetaj tranĉoj antaŭviditaj en 2013.
Decido kiu estigis koleron, dum la sansektoro ege suferas la rigorecan politikon efektivigitan de la maldekstra registaro Mariano Rajoy, engaĝiĝinta en drasta ĉasado al publika deficito.
« Ni estas tie por du kialoj, ĉar la buĝetaj tranĉoj damaĝas la sanservojn por la civitanoj, kaj ĉar la laborkondiĉoj de la personaro malboniĝas », resumas Jaime Rodriguez, juna kuracisto 33-jara, specialisto je geriatrio, el la malsanulejo de Leganes en la antaŭurbo de Madrido.
Por la kuracistoj kaj flegistinoj, la ŝparada politiko jam havas konsekvencojn en la madridajn malsanulejojn : Jaime Rodriguez provizas la ekzemplon « de paciento 90-jara kiu devis trapasi kvin tagojn en la urĝaj sekcioj ĉar neniu lito plu estis libera » en la servo.
« La tranĉoj videblas en la farmacia provizado. Kelkaj malsanuloj devas reklamacii por akiri sian traktadon », ankaŭ atestas Daniel Domingo, gastro-enterologo 34-jara ĉe la malsanulejo de Parla, en antaŭurbo, kiu ankaŭ venis manifestacii vestita per blanka bluzo.
http://www.20minutes.fr/monde/1044974-espagne-maree-blanche-madrid-defendre-sante