01/03/2013
La sindikata sekcio de la plantejoj, kiuj formas la Ekonomia kaj sociala Unuo, aliĝinta al la Ĝenerala Konfederacio de Laboro en Gvadelupo (ĜKLG-Banano) komencis de la 14a de januaro 2013, strikmovadon de 24 horoj redaŭrigeblaj postulante : pagon de la finjara kromsalajro de 2012 kaj tio, konforme al akordoj subskribitaj la 28an de januaro 1998 kaj 22an de julio 2011 kaj monkompenson por ĉiuj striktagoj.
Laŭ la ĜKLG, la administranto montras, kiel kutime, la plej grandan malestimon kontraŭ la strikantoj. Li plenkoncie rifuzas diskuti kaj ĉefe apliki la subskribitajn akordojn.
Por malkuraĝigi la strikantojn, li dungas masive, dum la striko, salajrulojn sen deklari ilin ĉe la sociaj organismoj. Dungi salajrulojn sen deklari ilin estas kontraŭleĝa.
Same, estas malpermesite dungi dum striko.
Tio estas atenco kontraŭ rajto al striko !
Ekde la 23a de januaro 2013, la sindikato ĜKLG denuncis al la aŭtoritatoj tiujn dungojn celante saboti la strikon.
Ekde la komenco de la striko, la administranto neniam maltrankviliĝis. Li faris laŭ sia volo kaj tute senpune.
Sed de vendredo 22a de februaro 2013, li estas tute konsternita.
Ĉi-vendrede, unu el tiuj salajruloj nedeklaritaj, kiuj plenumis debranĉigan laboron havis gravan laborakcidenton. Li ricevis arbotrunkon plenstomaken. De tiam, la salajrulo estas en malsanulejo ĉe la Hospitala centro de Basse-Terre. Li ege suferas.
La administranto, siaflanke, ekspektis baldaŭan kontrolon de la Ŝtatservoj.
Subite, li fariĝis saĝa. Li maldungis ĉiujn salajrulojn nedeklaritaj kiujn li dugis dum la striko.
Fakte, la nombro de salajruloj ege reduktiĝis.
Mirinde, la estroj de la Ekonomia kaj sociala Unuo asertas ke la antilaj bananoj respektas la mediajn kaj socialajn normojn!

ĜKLG-Banano denuncas :
La senkondiĉan subtenon de la estroj al la administranto ;
La komplicecon de la aŭtoritatoj kun ĉiuj plantistoj ;
La grandan nombron de laborakcidentoj en la sektoro ;
ĜKLG-Banano alvokas ĉiujn laboristojn en la banansektoro alporti subtenon konkretan, sinceran kaj masivan al la strikantoj!