13/04/2013
Enmigrado. Temo kiu plenigas la gazetajn frontpaĝojn, en Grekio same kiel aliloke.
« La enmigrantoj estas la tiranoj de la greka socio », diris la nuna ĉefministro Antonis Samaras dum sia pasinta balot-kampanjo.
« Ni solvos tiun problemon », li respondis en televido al la kandidatoj de ora tagiĝo kiu eksplikis al li ke estas tro da fremdaj infanoj en la lernejoj de la lando. De tiam, Antonis Samaras estis elektita, la operaco « Xenios Zeŭso » (protektante de la gastoj) estis plenumita kaj enmigrantoj tranĉis al si la vejnojn kiel sola espero por elturniĝi.
De tiam, oni rastadas ankaŭ drogemulojn en la Atenaj stratoj kadre de la operaco «Tetiso ».
http://fr.wikipedia.org/wiki/Th%C3%A9tis
Ili estas kondukitaj en tiujn samajn retenajn kampojn, ke kelkaj nomas senhezite « koncentrejoj », por tie submetiĝi al medicinaj testoj kaj disponigi iliajn personajn informojn.
La troloĝantaro de tiuj retenaj kampoj kaj la nehumanaj kondiĉoj en kiuj vivas multaj sendokumentuloj povus esti unu el la konsekvencoj de la senprecedenca ekonomia krizo kiu suferigas Grekion.
Tamen, Eŭropo atribuas gravan buĝeton al la greka respubliko por « solvi la enmigradan problemon ».
Nura problemo, la maniero laŭ kiu estas uzata tiu mono estas je tiela opakeco ke oni ne scias kien iras la sumo de milionoj da eŭroj atribuitaj al la greka polico, kiu ne publikigis siajn kontojn de … 2008. Ĉu la enmigrada minaco estas uzata por plu ricevi helpojn de Eŭropo ? kie estas tiuj subvencioj ?