Studado de germana primedia asocio Bund (loka branĉo de la asocio Ter-amikoj) elmontris unu fojon pli la sanitarajn problemojn kiuj aperas en la
industria produktado de kortobirdaĵoj. La organizaĵo analizigis en laborejo 20 freŝkokidajn provpecojn aĉetitajn en decembro en kvin supermarktoj kaj discounters (malmultekostaj vendejoj) en Berlino, Hamburgo, Kolonjo, Nurembergo kaj
Stutgarta regiono. Le kokidaj pecoj devenis de la plej grandaj industriaj bredejoj de la lando. La rezultatoj estas tre zorgoplenaj : pli ol duono de la provpecoj entenas simpatiajn ĝermojn
rezistantajn al antibiotikoj, kiel orajn stafilokokojn aŭ intestajn bakteriojn patogenajn (kiel E.coli)
Kaŭzo : masiva uzado de antibiotikoj en la industria bredado de la lando.
La asocio Bund petas de la germana registaro reglamentadon klaran cele al reduktado en la uzado de antibiotikoj en tiu specifa produkto.
Celo : du fojon malpli da antibiotikoj antaŭ 2015 en la bredado.
El "basta"