Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mai 2012 6 05 /05 /mai /2012 18:24

1696129_3_5906_le-mouvement-dans-le-secteur-bancaire-s-ajou.jpg 05/05/2012 La movado en la banka sektoro aldoniĝas al la industria, al kiu jam partoprenis dekomence de la semajno 270.000 salajruloj – AFP/UWE ZUCCH

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-germanio-la-laboristoj-el-metalurgio-strikas-por-salajroj-104357192.html

Video en la germana : http://www.verdi.de/themen/geld-tarif/++co++cb9c0f04-9511-11e1-6941-0019b9e321cd

Laŭ la ekzemplo de la industriaj salajruloj, kiuj komencis vastan movadon ĉi-semajne, la germana sindikato Ver.di anoncis vendredon 4an de majo strik-movadojn en la banka sektoro celante akiri salajrajn plialtigojn.

Ver.di, kiu traktadas pri plialtigo de salajroj por 220.000 salajruloj de bankoj publikaj kaj privataj en Germanio, malsukcesis dum la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo interkonsenton kun la mastraro, laŭ komunikaĵo. Post unuaj alvokoj al strikoj pasintan monaton, la sindikato esperas « ampleksigi » ilin, kaj pridecidos la disponojn « en la venontaj tagoj ».

Ver.di repuŝis mastran proponon, kiu sugestis plialtigon laŭ tri etapoj (+2 %, kaj poste du fojon +1,1 %) laŭlonge de la du venontaj jaroj. Lau la sindikato, tia propono plialtigus la salajrojn po 1,3 % jare, malpli ol la prezaltigo. Tiu propono « estis tute neakceptebla », deklaris Beate Mensch, responsulo de Ver.di, en la komunikaĵo. 

IG Metall volas 3,5 % de salajra plialtigo 

La movado en la banka sektoro, aldoniĝas al la industria, al kiu partoprenis ekde komence de la semajno 270.000 salajruloj, laŭ la lasta kalkulo de la sindikato de la IG Metall-a sektoro. Nur dum vendredo, ili estis 90.000 kiuj interrompis la laboron, manifestaciis aŭ forlasis sian postenon pli frue, aparte en la regiona Ŝtato de Baden-Virtembergo http://eo.wikipedia.org/wiki/Baden-Virtembergo (sud-okcidente), unu el la ĉefaj industriaj basenoj germanaj.

La mastraro proponis 3 % de salajra plialtigo sed IG Metall depostulas 6,5 % por la vastega sektoro de la metalurgio, kiu enkalkulas ilmaŝinojn, mekanikon, aŭtomobilon aŭ duon-kondukantojn kaj dungadas pli ol 3,5 milionojn da salajruloj.

La germana ekonomio estigas daŭre enviulojn, la senlaboreco altiĝas ĉirkaŭ 7 % en aprilo, kio kontribuas pliardigi la depostulojn post la rezignado konsentita far la salajruloj dum la krizo. Komence de aprilo, la du milionoj da salajruloj de la publika funkcio akiris 6,3 % laŭ 2 jaroj, post strikuzadoj.  

http://www.lemonde.fr/economie/article/2012/05/04/greves-en-allemagne-les-banques-se-joignent-a-l-industrie_1696121_3234.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }