30/10/2012
Viglaj alfrontiĝoj okazis ĉi-matene en « Notre-Dame-des-Landes », 30 kilometrojn for de Nanto, kie la polico lanĉis plian evakuadan operacon de la opoziciuloj al flughavena projekto sur tiu loko.
La opoziciuloj estis « tre decidemaj », laŭ la vortoj de la prefektejo de Loire-Atlantique.
Meztage, la alfrontiĝoj daŭris kaj la policistoj uzadis eksplodajn grenadojn, piprajn grenadojn, plorigajn gasojn kaj « flash-ball », laŭ pluraj atestantoj. Kelkaj personoj estis vunditaj ambaŭflanke, sed neniu konfirmo estis disponebla ĝis nun.
http://en.wikipedia.org/wiki/Flash-ball
« Tiuj intervenoj disvolviĝis fronte al opoziciuloj tre decidemaj kies nombro signife kreskis ĉi-semajnfine, sekve al alvokoj plusenditaj en interreto. La policistoj frontis violentajn atakojn de ĵetaĵoj kaj repuŝis la sturmantajn grupojn per uzado de plorigaj gasoj », indikas la kumunikaĵo de la prefektejo. « La malkonstruado de enkrakejoj (squats) daŭras sub protektado de la policistoj », oni plu legas en la teksto.
http://lci.tf1.fr/france/societe/notre-dame-des-landes-vifs-affrontements-mardi-matin-7615436.html
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=ApbH9B3X78s#!
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=BBLOzkoatFM&noredirect=1#!
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=ygGA26ne3jY
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=8jPDlgwUuqw&noredirect=1
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=qdikVG1JZxs&noredirect=1