03/12/2012
Videoj :
La manifestacio kiu kolektigis mil personojn ne povis komenci, ĉirkaŭbarita per impona polica aranĝo. :
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=KtRDIDBWWjQ
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=LwWDyitHHb0
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=X2-A6JK4_QY
https://www.youtube.com/watch?v=ZfWuvxMf0dE
Helikoptero, akvo-kanonoj, impresa polica deplojado lundon fronte al malpli ol unu milo da kontraŭuloj al la Rapidega Trajno Liono-Torino. 54 personoj estis interpelaciitaj :
Ĉirkaŭ mil oponantoj kontraŭ la projekto de la Rapidega Trajno Liono-Torino kolektiĝis lundon post-tagmeze antaŭ la stacidomo « Brotteaux » en Liono. La unuaj manifestaciantoj aplaŭdis la alvenon de pluraj centoj da italaj aktivistoj, kies busoj estis detenitaj de la ĝendarmoj ĉe la vojimpostejo Saint-Quentin-Fallavier (Isère), pro identeca kontrolo.
La surloka etoso estis streĉa kiam pluraj manifestaciantoj, kun kaŝitaj vizaĝoj, lanĉis fumilojn. Impona nombro da policistoj kaj ĝendarmoj blokadis la kvartalon de tiu nefunkcianta stacidomo de tagmezo, ĉirkaŭflugita senĉese de helikoptero. Sub malvarmega pluvo, la manifestaciantoj malvolvis plurajn flagrubandojn por diri « Ne al la Rapidega Trajno Liono-Torino, nek tie nek aliloke »